Projekto:Ŝablonoj/Petoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el P:Ŝ/P)



Estonteco de Ŝablono:Projekto[redakti fonton]

    • Bonvolu atenti la antaŭan diskuton Ŝablono-Diskuto:Projekto kaj

• la postan diskuton Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo_2011#Anstataŭo_de_la_ŝablono_projekto_per_la_ŝablono_projektoj de 2011
• antaŭ ol komenciĝis tiu ĉi daŭriga diskuto:

Nuntempe estas iom pli preferata Ŝablono:Projektoj kaj malpreferata Ŝablono:Projekto. Precipe ĉar la unua estas pli facile prilaborebla kaj jam pretas ĝia dokumentado. Kion ni do faru kun la dua? Ĝi estas uzata en 1764 paĝoj sed per roboto eblas ĝin relative facile anstataŭigi (relative, ĉar ĝia dokumentado ne estas tre brila...). Ĉu ni volas uzadi du ŝablonojn por la sama celo kun nur alia aspekto? Se jes, en kiuj situacioj taŭgu kiu aspekto? --KuboF (diskuto) 18:41, 8 Jul. 2013 (UTC)

Kiel montris la jena diskuto de somero 2009, mi jam tiam konsideris kaj daŭre konsideras la ŝablonon "projekto" evitinda, ĉar ĝi montriĝis ĥaose programita kaj apenaŭ adaptebla (kaj lingva adapto necesus, se ĝi estus kontentige uzebla en vikipediaj artikoloj). Tiam la administrantoj Didi Weidmann kaj Arno Lagrange aliĝis al mia kritiko de la ŝablono, kaj ne estis defenda voĉo. Tamen nek mi nek iu alia fine komplete forigis ĝin. Laŭ tiutempa propono de Arno Lagrange mi pledas per roboto anstataŭigi ĝin per la (ne nur "iom pli", sed multege) pli uzata Ŝablono:Projektoj. --ThomasPusch (diskuto) 20:38, 8 Jul. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi aliĝas (kaj per roboto povas plenumi) al forigo de ŝ:Projekto, precipe ĉar mi ŝatus klare scii kiu ŝablono uzindas. Tamen, iuj redaktantoj ŝatas linian aspekton (ekz. en Ŝablono:Komunejokat) kaj bonus interkonsenti ĉu entute forlasi tiun linian aspekton kaj uzadi nur flankan keston aŭ en iuj situacioj konservi ĝin. Mi ĝis nun aŭdis nur kialojn "tio ĉi pli plaĉas al mi" kaj neniun pri vera senco de linia aspekto (konservo de ambaŭ). --KuboF (diskuto) 21:25, 8 Jul. 2013 (UTC)
PS: vidu Kategorio:Ŝablono:Vikimedia projekto --KuboF (diskuto) 21:50, 8 Jul. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas la forigon de {{projekto}} el la artikoloj kaj poste eĉ de la ŝablono mem. --Tlustulimu (diskuto) 12:48, 9 Jul. 2013 (UTC)
Dum certa tempo mi aplikis tiujn du ŝablonojn. Sed ili fariĝis tekniaj koŝmaroj (ambaŭ), mi tial siatempe kreis novan komunejokat - tiun tamen denove iuj perlaboris, mi do rezignis pri la "lukto". Siatempe Arno al mi promesis, kiam li havus tempon krei novan bone funkciantan ŝablonon por anstataŭi la tri ŝablonoj "projektoj", "projekto" kaj "komunejokat", tio bedaŭrinde ne plu realiĝis. Estus dezirinde havi ekzaktan ekvivalenton al la ŝablono "commonscat" en la germanlingva vikipedio. Miaj personaj teknikaj konoj ne sufiĉas por krei ion tian. Simpla kopiado de la germana commonscat ne funkcias, ĉar evidente ne ĉiuj ordonoj samas en Esperanto-Vikipedio!DidiWeidmann (diskuto) 15:12, 9 Jul. 2013 (UTC)

Ni ne miksu du tute malsamajn diskutojn:

  1. Ŝablono "projekto" estas lingve stranga, precipe pro maluzo de gramatika artikolo. Kutime tio ne estus problemo, ĉar ja eblus redakti kaj adapti la tekston. Sed la ŝablono projekto estas tiom ekzotike programita, ke neniu ajn en la e-lingva vikipedio dum jaroj sukcesis kompreni la sintakson, tiel ke eblus ajna redakto. Sed elemento vikipedia, kiu tute ne estas adaptebla, fundamente kontraŭas la principon de vikipedio, ke ĉio estu korektebla kaj adaptebla. Neniu en la e-lingva vikipedio iam "defendis" la ŝablonon projekto, kaj estus tempo vere realigi ĝian robotan forigon.
  2. Sendepende de tio, la kesteto "commonscat" en la dekstra suba angulo de artikolo en iuj kazoj (precipe aparte mallongaj artikoloj) kaŭzas nedeziratan grafikan enpaĝigon de la artikolo. Tial DidiWeidmann enkondukis la alternativon "komunejokat", kiu (samkiel antaŭe "projekto") metas indikon pri komuneja kategorio en tekstolinion, similaspekta kiel tekstolinio de ekstera ligilo. Se ne forigeblas la enpaĝigaj problemoj de "commonscat", tiam eblas opinii ke sencas alternativo, kaj eblas opinii ke la enpaĝigaj problemoj malatentindas, ĉar pli gravas unueco de sama ŝablono. Ŝajnas al mi ke ambaŭ opinioj iel ekvilibre ekzistas inter la aktivaj e-lingvaj vikipediistoj, kaj la malfortaĵoj de la ŝablono "commonscat" ankoraŭ ne sukcese forigeblis. Sed eĉ se ŝajne ne eblas trovi bonan konsenton pri la dua diskuto, la unua jam estas finita kaj bonas apliki ties rezulton, nome robotan forigon de ŝablono "projekto". ThomasPusch (diskuto) 10:45, 17 Okt. 2013 (UTC)

• Bonvolu atenti fine diskuton pri definitiva forigo: Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Ŝablono:Projekto, en oktobro 2023.

Saluton! Mi ne sukcesas listigi du malsamajn sinsekvajn kategoriojn per " | commonscat_title = ", la dua alprenas la kategorion de la unua. Ekzemple: {{Projektoj | commonscat_title = MI 79 }} {{Projektoj | commonscat_title = MI 84 }} rezultigas dufoje "MI 79". Ĉu iu povas helpi? --Dominik (diskuto) 03:12, 5 Sep. 2013 (UTC)

Mi intertempe sukcesis - necesis enmeti linion " | commonscat = MI 84 ". --Dominik (diskuto) 03:20, 5 Sep. 2013 (UTC)
La parametro "commonscat_title" eĉ ne servas por doni precizan nomon, kiun la kategorio havas en Komunejo sed la nomon kiu estu montrita en artikolo. La kialo kial ĉiam montradis la defaŭlta kategorio ŝajne estas Vikidatumoj, ĉar de tie Ŝablono:Projektoj prenas informon pri Komuneja kategorio. Ĉiuokaze, en kiu artikolo vi ĝin uzis? --KuboF (diskuto) 13:32, 5 Sep. 2013 (UTC)
Tipa ekzemplo troviĝas en artikolo Bus Verts du Calvados, kie "commonscat_title" estas malsama de "PAGENAME" - mia unua bezono estis havi du malsamajn "commonscat" en la sama artikolo Z 8100. Dankon pro la interesiĝo. --Dominik (diskuto) 08:49, 7 Okt. 2013 (UTC)

Lingvaj ŝablonoj[redakti fonton]

Jam komenciĝis diskuto, ĉu bonus ŝanĝi la lingvajn ŝablonojn kiel ekzemple {{en}} "angle" aŭ {{da}} "dane" de unue plena lingvonomo en dikaj bluaj literoj al nova dezajno de mallongigo en maldikaj, pli malgrandaj, grizaj literoj: Ĝi troveblas ĉe Ŝablono-Diskuto:Lingva adverbo, sed ĝis nun ne estis multe atentita kaj vere ne finita. Ĵus mi denove ĝeniĝis ke nun ekestis miksaĵo inter la du grafikaj ideoj: ekzemple en la artikolo Upernavik de la hodiaŭa "bildo de la tago" estas ekstera ligilo " dane angle...", kio laŭ nuna stato rezultiĝas pli-malpli " (da.) angle..." Tuŝo de la unua parto (da.) el ili per ekrana indikilo (cursor) kaŭzas aperon de demandosigno, kaj iom poste de noteto "en la dana lingvo", sen ligilo, tuŝo de la dua parto (angle) kaŭzas montron de interna ligilo al la artikolo angla lingvo. Tia drasta malunueco en unu tekstolinio laŭ mi estas tro malunueca, eĉ se oni pledas pri variaj enpaĝigaj eblecoj en Vikipedio. La granda plimulto de lingvaj ŝablonoj uzas la pli malnovan variaĵon de dikaj bluaj literoj, kaj dum ne estas klara konsento preferi la mallongigan, grizan, interkrampan kaj et-literan variaĵon sen interna ligilo al la pri-lingva artikolo, en ĉiuj ŝablonoj uziĝu la ĝis-nuna variaĵo. ThomasPusch (diskuto) 11:24, 17 Okt. 2013 (UTC)

PS: Laŭ mi bonas pludiskuti en la konkreta diskutpaĝo Ŝablono-Diskuto:Lingva adverbo, sed mi volas alvoki atenton pri ĝi.

Ŝablono pri politiko[redakti fonton]

(intertempe alinomigita al Ŝablono:Regulo)

Mi kreis la ŝablonon {{Politiko}} vidinte simple:template:policy. Tamen por mi krei koncernan mesaĝokeston ŝajnas esti tro malfacile. Ĉu iu povus krei {{AliaMesaĝokesto/mallongigo}} kiel d:Q12127495? --Salatonbv (diskuto) 10:53, 24 Maj. 2014 (UTC)

La ŝablonoj estas sufiĉe interplektitaj - estas amaso de diversaj mesaĝokestoj en diversaj lingvaj versioj. Mi denove provos ĉion ordigi iom poste.
Krome - bona laboro. Nur mi pensas, ke ĉe ni la ŝablono prefere nomiĝu "Regulo". --KuboF (diskuto) 17:15, 2 Jun. 2014 (UTC)
Dankon. "Regulo" eble estus pli bona. Mi ankaŭ scivolas la terminojn por la niveloj de regularo:
  • Mi ĵus alinomigis al Ŝablono:Regulo.
  • Principo - neniu alia propono kaj uzata jesY
  • Estas klara kutimo uzi regulo
  • Estas kutimo uzi rekomendo, almenaŭ laŭ mia, ĉirkaŭ 3-jara, observado
  • Mi ĝis nun uzadis eseo, sed ankaŭ tezo ŝajnas bona kaj uzata
Memoru, ke multaj paĝoj kiuj ŝajnas esti regulo aŭ rekomendo nur supraĵe estis diskutitaj de la komunumo. Tamen multaj el ili (mi pensas, ke ne ĉiuj) estas konsiderataj regulo / rekomendo. --KuboF (diskuto) 21:54, 2 Jun. 2014 (UTC)
Dankon. Jam estas e-ŝablonoj {{Propono}} kaj {{Tezo}}; tiel ni alie kreu ŝablono:rekomendo (alilingve). Mi aldonis alidirektilon el {{Politiko}} al {{Regulo}} ĉar la termino estas uzata en Kategorio:Vikipedio:Politiko.--Salatonbv (diskuto) 06:01, 3 Jun. 2014 (UTC)
Ŝablono:Rekomendo kreita. Dume mi rimarkis, ke priskribo de reguloj kaj rekomendoj estas tute nesufiĉe priskribita. Nu, ankoraŭ restas laboro... --KuboF (diskuto) 12:58, 3 Jun. 2014 (UTC)
Dankon! Se {{AliaMesaĝokesto}} funkcios, la ŝablonoj (kun mallongigo montrata) estos pli bonegaj. Nun ni havas {{Mesaĝokesto}}, {{ArtikolaMesaĝokesto}} kaj {{BildaMesaĝokesto}}. {{Mesaĝkesto}} eble estu forigata.--Salatonbv (diskuto) 03:04, 4 Jun. 2014 (UTC)

Ŝablono Citaĵo el la reto fuŝas[redakti fonton]

Mi rimarkis ke tiu ĉi ŝablono ne montras aŭtorojn de la verkoj, eĉ se ili estas indikitaj. Ekzemple en Manuĉeĥr Mottaki plurfoje estas indikataj unuaj kaj lastaj nomoj de aŭtoroj, sed ili montriĝas nur se ili estas indikataj en la kampo aŭtoro (sed dividi je lasta kaj unua nomoj).--RG72 (diskuto) 07:08, 14 Dec. 2014 (UTC)

Tio funkcias anstataŭigante "unua" per "persona nomo" kaj "lasta" per "familia nomo". --Dominik (diskuto) 13:12, 10 Nov. 2015 (UTC)

Estas bezonata ŝablono pri kosmoveturiloj[redakti fonton]

Mi volis verki artikolon pri Telstar 12, sed ne trovis esperanto-version de ŝablono Infobox spaceflight. Ĉu iu povus krei ĝin?--RG72 (diskuto) 08:11, 14 Dec. 2014 (UTC)

Korektado de ŝablonoj[redakti fonton]

Ŝajnas ke tiu ĉi diskutejo estas morta, sed tamen: ĉu iu povus helpi min fini la du tradukitajn de mi ŝablonojn? Temas pri Ŝablono:Informkesto terorisma atako kaj Ŝablono:Informkesto militkonstruaĵo.--RG72 (diskuto) 16:37, 5 Jan. 2015 (UTC)

Bildoj en ŝablono[redakti fonton]

Ĉu iu scias enmeti bildojn en ŝablonon, mi bezonas krei ŝablonon pri kemio sed prefere kun bildoj. Dankegon!!! Claudio Pistilli (diskuto) 14:50, 5 Jul. 2015 (UTC)

@Claudio Pistilli: Mi scias fari tion. Vidu ekzemple: {{Panhard}}. Ĉu ion tian vi projektas? --Dominik (diskuto) 07:25, 5 Dec. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informo por dosiero - problemo pri redakto-ligiloj[redakti fonton]

En Ŝablono:Informo por dosiero estas problemo pri ligiloj por redakti enhavon, se mankas priskribo, fonto aŭ aŭtoro. En paĝo kun dosiero (vidu Dosiero:Funebra ĉarego.jpg) ĉio enordas; problemo aperas kiam oni uzas Median Montrilon (iri al 18-a jarcento kaj klaku al bildo pri mortoj). Estas tie uzataj Magiaj vortoj. Nun mi ne povas helpi, ĉu iu aliaj? --KuboF (diskuto) 22:09, 2 Okt. 2015 (UTC)

Kreo de {{vo}}[redakti fonton]

Saluton!

Mi preskaŭ finis la artikolon pri Volapuko en la Franclingva Wikipédia; mi tradukos ĝin Esperantlingven poste. Sed mi bezonos ŝablonon por marki la lingvon Volapuko, kiel tiu por Esperanto mem. Ĉu iu povus krei ĝin?

Dankon,
Theomanou (diskuto) 08:02, 23 Feb. 2016 (UTC)

✔ Farite Sed mi ankaŭ kreis la ŝablonon {{Lang-vo}}, per kiu eblas marki tekston en volapuko. Ekzemplo por tio videblas en la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 23 Feb. 2016 (UTC)
Dankon pro la rapida kaj bonega laboro! Theomanou (diskuto) 17:55, 24 Feb. 2016 (UTC)

Ebla ŝablona eraro en {{Informkesto protektita tereno}}[redakti fonton]

Saluton! Mi ĵus kreis du novajn artikolojn: Nacia parko Niĵnaja Kama kaj Latea Arbaro. Mi uzis la ŝablonon {{Informkesto protektita tereno}}. Tamen io ŝajnas misfunkciigi. La ĉefa bildo aperas delokita kaj tre malbele blanka spaco aperas dekstre. Ĉu vi povas helpi min? Ĉu ĝi povus esti ŝablona eraro? Dankon! Alzinous (diskuto) 16:14, 25 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Alzinous. Dankon pro via atentigo, eĉ se jam preskaŭ pasis jaro. Bedaŭrinde la ŝablona projekto estas pli malpli malaktiva, unue ĉar la iniciatinto foriris kaj due ĉar aliaj uzantoj krom mi ne plu partoprenas ĝin. - Mi ĵus korektis la ŝablonon {{informkesto protektita tereno}}, tiel ke finfine la parametro "bildo" estas nun same traktata de ĝi, kiel la parametro "dosiero". --Tlustulimu (diskuto) 09:08, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Koran dankon @Tlustulimu: Kiel diras la diro: "pli bone malfrue ol neniam." ;)

Ĉu la ŝablono "arbo" ekzistas?[redakti fonton]

Saluton! Mi scivolas ĉu la ŝablono "arbo" kiel en la francaangla Vikipedio ankaŭ ekzistas en la Esperanta Vikipedio? Ĉar tiu ŝablono havas multajn avantaĝojn super la ŝablono "klado". Dankon pro via helpo. HaleBopp (diskuto) 22:46, 1 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, HaleBopp. Ekde hodiaŭ ni havas la ŝablonon {{Genealogia arbo2}}, kiun mi kreis el la angla ŝablono. Kelkaj tekstoj el la ekzemploj en la dokumentado ankoraŭ devus esti tradukataj. Sed la ŝablono jam funkcias tie. --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 4 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Koran dankon Tlustulimu! Vidu kiel tio bele aspektas, danke al vi ! --HaleBopp (diskuto) 14:39, 4 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉu problemo pri ŝablono Vivtempo?[redakti fonton]

(...aŭ ĉu mi ne plu scias uzi ĝin?) Mi starigis artikolon Ivanhoé_Rodrigues_Baracho kaj uzis la ŝablononon Vivtempo jene: ĉar mi uzis informkeston (Biografio). Li tamen aperas katalogita inter vivantoj. Ĉu iu bonvolos helpi min pri tio? Antaŭdankon. Sudastelaro (diskuto) 12:20, 21 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sudastelaro: Mi ĵus rimarkis, ke iel vi jam solvis la problemon. Tamen ankoraŭ estis alia fuŝo en la uzita informkesto de Ivanhoé Rodrigues Baracho. Ĉar mi antaŭ kelkaj tagoj rezignis pri {{informkesto biografio}} kaj traktas ĝin kiel evitinda ŝablono, mi ĵus elĵetis ĝin el la menciita artikolo kaj metis {{informkesto sciencisto}} anstataŭe. Nun kelkaj ruĝaj ligiloj al ne ekzistantaj kategorioj subite malaperis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:34, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Babelaj ŝablonoj[redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj babelaj ŝablonoj por la norvega (bukmolo) havas nur la vorton "norsk" (d.e. "la norvega") sen precizigo "(bokmål)". Bonvolu aldoni la precizigon por ke estu "norsk (bokmål)", ne nur simple "norsk". Bukmolo ne havas monopolon nomiĝi la norvega.

peto al nova ŝablono kiu temas pri nacia personigo[redakti fonton]

Mi intencas krei artikolojn pri naciaj personigoj. Estas multaj, kaj nemalofte pli ol unu al ĉiu nacio. Do por plibone organizi la temon, mi volas krei novan ŝablonon, kiu grupigantos naciaj personigoj de tra la mondo. sed mi ne havas la teknikan scipovon, kaj ankaŭ probable mia uzantkonto ne havas la rajton fari tion en vikipedio, kaj tiel mi bezonas helpon. Ali afero, Ĉu vi povas rekomendi, kiu informkesto estos tauga por tiaj artikoloj? —La komenton aldonis, sen subskribo, Sj1mor (diskuto • kontribuoj)

Saluton, @Sj1mor:. Mi kelkfoje legis vian tekston, sed ial ne sukcesis diveni kion vi celas. Ĉu vi povus priskribi tion pli klare kaj pli detale? - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:16, 15 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono en Esperanto por pligrandigi artikolon el alilingva vikipedio[redakti fonton]

Ŝablono pligrandigi artikolon el alilingva vikipedio (vidu la anglan vikipedion ekz.): iomete simila funkcio al la anglalingva ŝablono estas https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Tradukon Mi ne trovis esperanto-version de la anglalingva ŝablono kaj ŝatus ke ĝi ekzistu. Tamen miaj personaj teknikaj kapabloj ne permesas krei ĝin.Se vi ne komprenas kion mi celas diri, kontaktu min per mia retadreso sub mia profilo. Dankon.(diskuto) 14:33, 02 Marto. 2022 (UTC)

Saluton, @Alifono:. Fakte ŝablono per si mem ne kapablas pligrandigi artikolon. Ĝi nur povus ligi al alilingva artikolo, laŭ kiu traduke eblus pligrandigi artikolon. Ĉu vi eble serĉis ion tian? - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:19, 15 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Alifono:. Ĉu eble temas pri {{Ill}}? Tlustulimu (diskuto) 08:52, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

La Vendaa lingvo en Ŝablono:Lingv/r[redakti fonton]

La radiko de la Vendaa lingvo devas esti -venda-, laŭ la popolnomo "vendaoj", ne -vend-. Mi ne scias kiel tion ripari -Ajno (diskuto) 12:25, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Peto: Ŝablono(j) por helpi paĝa maŝinkomprenon kaj redukti tajperarojn[redakti fonton]

Vikipedio havas multajn, multajn tajperarojn. Malsupre estas kelkaj ŝablonoj, ke eble povus helpi indiki kiujn vortojn oni ne devas kontroli kiel vortaraj vortoj.

Unue, jen rimarkoj pri ekzistantaj ŝablonoj:

  1. La ŝablono {{lang}} markas fremdaj vortaraj vortoj. Ĉi tiu informas la uzanton (per kursivaj literoj), ke vorto estas fremda. Kaj programaro povas trovi, ekz., tiujn paĝojn, kiuj havas hungarajn vortojn.
  2. La ŝablonoj {{Vivtempo}} kaj {{Hungara nomo}} markas nomojn. Do se "pĵibisŭavice" estas en unu el ĉi tiuj ŝablonoj, ĝi ne konfuzas la leganton (multe), kaj eble ne devas esti tuj kontrolita kiel tajperaro. (Komparu kun anglaj ŝablonoj en:Template:Given_name kaj en:Template:Surname.)

Nun, jen tri aliaj novaj ŝablonoj, kiuj povus indiki, kiuj vortoj ne estas vortaraj vortoj. Ili povus helpi la maŝinkomprenadon (kaj eble la homkomprenadon) de Vikipediaj paĝoj.

  1. {{nomo|...}} povus marki la nomojn de stratoj, urboj, aŭ biologiaj/taksonomaj kategorioj de animaloj/plantoj/fungoj, ktp.
  2. {{onomatopeo|...}} povus marki vortojn kiel la sono de bolanta kaldrono, aŭ kiel bestoblekojn. Ekzemple, la sono "tuuu-uu-iii-uuuu" de la hipergero ({{nomo|Hypergerus atriceps}}).
  3. {{nevortara|...}} povus kombini la du antaŭajn ŝablonojon. Do {{nevortara|foo}} signifus "Kio ajn foo estas, ĝi ne estas vortara vorto.".

Resumo: La ŝablonoj {{nomo}} kaj {{onomatopeo}}, aŭ {{nevortaro}} povus helpi indiki nevortarajn vortojn. Kaj tio eventuale povus helpi programaron redukti la nombron da tajperaroj. La preciza formatado de la enhavoj ŝajnas sekundara.

  • Kialo por: Post iom da laboro (ŝablonskrabado kaj redaktado), malpli da tajperaroj! Ŭu-hu!!
  • Kialo kontraŭ: Redaktantoj (eble) ne faros sufiĉan ŝanĝojn por ke tio estu utila, do la difinado de ĉi tiuj ŝablonoj (eble) malŝparos tempon kaj penon.

- Dotyoyo (diskuto) 10:38, 24 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

"La ŝablono markas fremdajn vortarajn vortojn. Ĉi tiu informas la uzanton (per kursivaj literoj), ke vorto estas fremda" - la ŝablono ne havas ian ligon kun ia ajn vortaro. Tasko de la ŝablono estas prezenti certan vorton en la nacia lingvo. La ŝablono helpas al la leganto en esperanto vidi la nacilingvan fonton. Plej ofte ŝablono Lang estas uzata por prezenti nomojn (de homoj, stratoj, vivaĵoj ktp), titoloj aŭ fakvortoj kaj aliaj. VladimirPF (diskuto) 12:57, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi subtenas la proponon. VladimirPF (diskuto) 13:00, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]