PETN

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La pentaeritrit-tetranitrato (aŭ alinome PETN, pentritonitropento) estas eksplodema azotacida estero, kiun oni uzas en larĝa tereno en industrio kaj armeo.

Ĝi estas blanka, kristala en pura stato, samtempe la plej eksplodema eksplodaĵo. Oni uzas ĝin en detonatoroj (kiel sekundara plenigaĵo), en plastaj eksplodaĵoj (ekz: semtekso), malgrand-kalibraj pafaĵoj kaj fuzeo), sed ĝi estas ankaŭ vejnolarĝiga medikamento (kontraŭ kormalsanoj).

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Eksploda raido estas 8400 m/s (okaze de denseco de 1,7 g/cm3). Oni povas produkti ĝin el pentaeritrito. Oni esterizas ĝin per sulfura acido kaj poste per azota acido aŭ estigas azotacidan esteron direkte per densa azota kaj sulfura acidoj (nitriga miksaĵo):

C(CH2OH)4 + 4 HNO3 → C(CH2ONO2)4 + 4 H2O

La finprodukto estas stabila, se ĝi estas tute senacida, okaze de acidrestaĵoj, ĝi iĝas nestabila. Tiukaze, ties malkonstruado povas daŭri ĝis eksplodo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nitropentaton unuafoje produktis Tollens kaj Wiegand per nitratigo de la pentaeritrito, en 1891. Ili patentigis ĝin en 1912, la industria produktado komenciĝis en Germanio, ekde 1926.