Piratpartio de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el PIRATEN)
Piratpartio Germanio
Piratenpartei Deutschland
Emblemo de Piratpartio Germanio
piratpartio • politika partio en Germanio
Lando  Germanio
Estro
Bernd Schlömer
Fondiĝo la 10-an de septembro 2006 en Berlino
Ĉefa sidejo Pflugstr. 9a, 10115 Berlino
Ideologio libera informa socio
Retejo http://www.piratenpartei.de
vdr

La Piratpartio de Germanio - germane Piratenpartei Deutschland - estas politika partio en Germanio, kiu fondiĝis la 10-an de septembro 2006 en Berlino kaj konsideras sin proksima parenco de la Piratpartio de Svedio (en Esperanto same "Piratpartio"). Ambaŭ, kiel ankaŭ pliaj naciaj partioj kun tiu nomo, deklaras aparte lukti por la civitanaj rajtoj en modernaj informaj socioj, por libereco de la informa interŝanĝo sen monopoloj de amaskomunikiloj, libera aliro al eduko, kaj samtempe por la protekto de personaj datumoj.

La partio ekde somero 2009 havas landajn ligojn en ĉiuj 16 federaciaj landoj de Germanio. La 8-a de novembro 2009 ĝi havis 11.500 membrojn. La laŭstatute minimuma membroaĝo estas 16 jaroj, kaj la statistike averaĝa aĝo laŭ la stato de junio 2009 estis 31 jaroj.

La nomero "pirato" aludas al granda anonca kampanjo de muzik- kaj filmproduktaj kompanioj komence de la 21-a jarcento, kiuj pledis nomi privatan kopiadon de muziko, filmoj, bildoj, tekstoj kaj aliaj vidaj aŭ aŭdaj dokumentoj "piratado" kaj plej severe persekuti ĝin. Tamen la partio ne pledas por malatento de la kopirajto kaj por la komerca distribuo de neleĝaj kopioj je jure protektataj varoj. Celo estas teni kaj ampleksigi la rajton je privataj kopioj por nur persona uzo, repermesi privatan interŝanĝon de tiaj personaj kopioj (ekzemple en koncernaj retejoj), kaj subteni la disfloron de liberaj informejoj kiel ekzemple interretaj vikioj.

En la germania parlamenta baloto la 27-an de septembro 2009, la partio kandidatas en 15 el la entute 16 federacia landoj de Germanio, kaj en la "testa" junulara parlamenta baloto en Germanio 2009 naŭ tagojn pli frue, en kiu la infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, do la ŝtatanoj de malpli ol 18 jaroj, rajtis "prove" mem voĉdoni, kiun kandidaton kaj partion ili elektus, se ili jam rajtus partopreni la nacian baloton, la piratpartio atingis bonan rezulton de 8,72 %, signife pli ol la tradicia liberala partio FDP (7,6 %). En la germania parlamento reprezentiĝas partioj kiuj en la oficiala baloto almenaŭ 5 % de ĉiuj voĉoj – se temus pri la infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, la piratpartio reprezentiĝus kaj kundecidus en la nacia parlamento.

En la elektoj de Berlino en 2011, 8,9% de la balotintoj voĉdonis por la piratpartio, kiu tiel sukcesis transsalti la 5%-barilon kaj gajni mandatojn (15 el 141 mandatoj en la regiona parlamentejo). Tio estis surprizo por ili, ĉar ili havis nur 15 kandidatojn por la baloto.

Esperantistoj en la partio[redakti | redakti fonton]

Pluraj aktivaj esperantistoj aparte engaĝiĝas en la partio. Inter pluraj aliaj, menciindas Aaron Koenig, kiu de julio 2009 ĝis majo 2010 estis nacia estrarano, sed tiam eksiĝis post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno, kaj Martin Haase, membro de la partio ekde 2009, kiu en artikolo de la magazino Der Spiegel en 2012 nomatis "plej potenca pirato de la respubliko".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sven Becker: artikolo Digitale Eminenz ("cifereca eminentulo"). en: Der Spiegel. n-ro 9, 27-a de februaro 2012, p. 32.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]