PostSomera KlaĉKunveno
PSKK (PostSomera KlaĉKunveno) estis junulara kaj familia Esperanto-renkontiĝo organizata de 1996 ĝis 2011 de FLEJA en Flandrio. Ekde la jaro 2012 ĝian tradicion daŭrigas la renkontiĝo KKPS okazanta en Nederlando.
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | PostSomera KlaĉKunveno | |||
Regiono | Belgio (Flandrio) | |||
Periodo | aŭtuno | |||
Organizanto | FLEJA | |||
Ekzistas ekde | 1996 | |||
Celgrupo | junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | PSKK-paĝo | |||
Bazaj informoj
Lokoj
Dum en la unua periodo estis kelkaj PSKK-oj, kiuj okazis en Nederlando, nuntempe ili jam de kelkaj jaroj okazas ĉiam en Flandrio (Belgio).
Datoj
Laŭ sia nomo, PSKK okazas post somero (sed ja antaŭ vintro), do en aŭtuno. La datoj de PSKK varias de jaro al jaro, sed ili estas de septembro ĝis novembro. Komenciĝo de PSKK estas en vendredo, kaj finiĝo en la sekva dimanĉo.
Programo
Dum PSKK oni interalie postĝuas la somerajn aranĝojn kaj antaŭĝojas la vintrajn. Estas interŝanĝo de fotoj, oni rakontas, prelegas, ktp. Pluraj eroj en la programo jam estas konsidereblaj tradiciaj, inter ili ekz. la ekskurso kaj la danckurso.
- Ekskursoj
- Gvidata vizito al la urbo aŭ komunumo kie okazas PSKK.
- Distra
- Danckurso de Bart Demeyere.
Listo de la ĝisnunaj kaj planataj PSKK-oj
PSKK | Jaro/Datoj | Urbo | Temo | Aliĝintoj |
---|---|---|---|---|
16a PSKK | 2011-11-25/11-27 | Olmen | ||
15a PSKK | 2010-10-15/10-17 | Olmen | ||
14a PSKK | 2009-10-30/11-02 | Zutendaal | ||
13a PSKK | 2008-10-31/11-02 | Zutendaal | ||
12a PSKK | 2007-10-31/11-04 | Zelem (Halen) | (72?) (>5 landoj) | |
11a PSKK | 2006-09-22/24 | Lokeren | 45 (4 landoj) | |
10a PSKK | 2005-10-21/23 | Zutendaal | 57 (7 landoj) | |
9a PSKK | 2004-10-29/11-01 | Ipro | Halloween | 50 (6 landoj) |
8a PSKK | 2003-10-24/26 | Namuro | 50 | |
7a PSKK | 2002-09-20/22 | Ronse | 25 | |
6a PSKK | 2001-09-14/16 | Essen | ||
5a PSKK | 2000-11-17/19 | Beverlo (NL) | ||
4a PSKK | 1999-10-22/24 | Nieuwpoort-Bad | ||
3a PSKK | 1998-10-16/18 | Mol | ||
2a PSKK | 1997-10-10/12 | Bennekom (NL) | ||
1a PSKK | 1996-10-18/20 | Nijmegen (NL) |
Eksteraj ligiloj
|