PSR B1257+12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PSR B1257+12, foje mallongigita kiel PSR 1257+12, estas pulsaro je 980 lumjarojn for de la Suno. Je 2009, ĝi havas tri planedojn orbitantaj la pulsaron.

Pulsaro[redakti | redakti fonton]

PSR B1257+12 troviĝas en la konstelacio Virgulino. La nomo PSR B1257+12 rilatas al ĝiaj koordinatoj en la epoko B1950.0. Ĝi troviĝas proksimume 980 lumjarojn for de la Tero.

PSR B1257+12 estis malkovrita de la pola astronomo Aleksander Wolszczan dum 1990 per la Arecibo radioteleskopo. Ĝi estas milisekunda pulsaro, speco de neŭtrona stelo, kaj oni trovis anomaliojn en ĝia pulsada periodo, kio kondukis al la sciencistoj esplori pri la kaŭzoj de la neregulaj pulsoj. Ĝi havas rotacian periodon de 6,22 milisekundoj (9.646,3rpm).

Planeda sistemo[redakti | redakti fonton]

Artista bldo de la planedoj ĉirkaŭ PSR B1257+12
Objekto Maso Granda duonakso
(AU)
Orbita periodo
(tagoj)
Discentreco Malkivrita je
A 0.020 ± 0.002 M 0,19 25,262 ± 0,003 0,0 1994
B 4,3 ± 0,2 M 0,36 66,5419 ± 0,0001 0,0186 ± 0,0002 1992
C 3,9 ± 0,2 M 0,46 98,2114 ± 0,0002 0,0252 ± 0,0002 1992
D (ne konfirmita) <0,0004 M 2,6 1250 ? 2002

Planedoj[redakti | redakti fonton]

En 1992, Aleksander Wolszczan kaj Dale Frail malkovris du planedojn ĉirkaŭ la pulsaro. Ĉi tiuj estis la unuaj ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj[1][2], kaj surprizigis la sciencistojn, kiuj esperis trovi planedojn nur ĉirkaŭ steloj de la ĉefa sekvenco. Komence, restis duboj pir la malkovro pro la antaŭa erara raporto pri pulsara planedo ĉirkaŭ PSR 1829-10. Poste, estis malkovrita kroman planedon. Aldone, ĉi tiu sistemo povus havi asteoridan zononKuiper-zono.

Astronomoj kredas ke la planedoj estas la rokaj kernoj el gasgigantoj (ĉitonaj planedoj) kiuj supervivis la eksplodon de supernovao, aŭ la rezulto de dua planeda formiĝo kaŭzata de nekutima supernovaa restaĵo[3].

La planedoj ĉirkaŭ PSR B1257+12 estas nomataj de A ĝis D (ordigita laŭ pligrandiĝanta distanco), malsame al la ekstersunsistemaj planedoj ĉirkaŭ normalaj steloj, kiuj sekvas la regulon laŭ kiu la unua malkovrita planedo prenas la literon b, la sekvan prenas la c, ktp.

Ebla kvara orbita objekto (nanplanedo)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo PSR B1257+12D.

En 1996, ebla Saturn-simila (100 Termasoj) gasgiganto estis anoncita ĉirkaŭ la pulsaro je distanco de 40 AU. Tamen, la malkovro ne estis konkludiga kaj estis poste malakceptita. Nun oni kredas ke la signalo devenas el nanplaneda objekto.

Oni suspektas ke la nanplanedo orbitas ĉirkaŭ PSR B1257+12 je averaĝa distanco de 2,6 AU kaj havas orbitan periodon de 3,5 jaroj. La objekto estas tiom malgranda ke ne estas konsiderata kiel ekstersunsistema planedo, sed kiel la unua ekstersunsistema nanplanedo simila al la objektoj de la Kujper-zono en nia sunsistemo. Eble temas pri la plej granda objekto de zono el malgrandaj objektoj ĉirkaŭ la pulsaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]