PSR B1257+12 A
| PSR B1257+12 A | |
|---|---|
| Komparo inter la grandoj de la planedo kaj la Tero. | |
| Gepatra stelo | |
| Stelo | PSR B1257+12 |
| Spektroklaso | Pulsaro |
| Konstelacio | Virgo |
| Rekta ascensio (α) | 13h 00m 01s |
| Deklinacio (δ) | +12° 40′ 57″) |
| Distanco | 980 lj 300 pc |
| Maso | 1,4 M☉ |
| Orbitaj elementoj | |
| Granda duonakso (a) | 0,19[1] AU |
| Discentreco (e) | 0,0[1] |
| Orbita periodo (P) | 25,262 ± 0,003[1] tagoj |
| Tempo de la periastro (T0) | 2.449.765,6 ± 0,2[1] Juliaj tagoj |
| Klinangulo (i) | 50º[1] |
| Fizikaj ecoj | |
| Maso (m) | 0,020 ± 0,002[1] M⊕ |
| Informo pri malkovro | |
| Dato | 22-an de aprilo, 1994 |
| Malkovristoj | Aleksander Wolszczan |
| Metodo | Pulsar-mezurado |
| Loko | |
| Situacio | Publikigita |
PSR B1257+12 A estas ekstersunsistema planedo je 980 lumjarojn ĉe la konstelacio de Virgo. Ĝi estas la plej proksima planedo ĉirkaŭ la pulsaro PSR B1257+12, do ĝi estas pulsara planedo. Ĝia maso estas proksimume du Lun-masoj.
Nomo [redakti]
La planedoj ĉirkaŭ PSR B1257+12 estas nomitaj de A ĝis D (laŭ la proksimeco al la stelo). La kialo por ke ili ne uzu la saman nomenklaturon kiel la aliaj ekstersunsistemaj planedoj estas ke ili estis la unuaj ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj, kaj tiam la nomenklaturo ne estis difinita. Krome, ili estis malkovritaj ĉirkaŭ pulsaro, kaj tial la planedoj prenis la majusklajn literojn "B" kaj "C" (simile al nuntempa nomenklaturo). Kiam estis malkovrita tria planedo en ĉi tiu planeda sistemo (pli malproksime al la pulsaro ol la aliaj du), kutime oni uzis la nomon "A". Kvankam ĉi tiuj pulsaraj planedoj ne estis renomitaj laŭ oficiala nomenklaturo, iuj faris la ŝanĝon. Ekzemple PSR B1257+12A estas nomata "PSR 1257+12b" en la Extrasolar Planets Encyclopaedia.
- Plia informo: Ekstersunsistema planedo#Nomenklaturo
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Konacki, M., Wolszczan, A. (2003). "Masses and Orbital Inclinations of Planets in the PSR B1257+12 System" 591 (2): L147–L150. COI:10.1086/377093."Masses and Orbital Inclinations of Planets in the PSR B1257+12 System"
- Wolszczan, A. (1994). "Confirmation of Earth Mass Planets Orbiting the Millisecond Pulsar PSR B1257+12" 264 (5158): 538–542. COI:10.1126/science.264.5158.538."Confirmation of Earth Mass Planets Orbiting the Millisecond Pulsar PSR B1257+12" (pdf)