Paŝtisto de Hermaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
TEKSTOJ DE LA KRISTANAJ ORIGINOJ
“LA PAŜTISTO DE HERMASO”
Paŝtisto de Hermaso, aŭ la Bona Paŝtisto, 3-a jarcento en Katakomboj de Romo.
nomo = Paŝtisto de Hermaso
epoko = 120-140 ĉirkaŭ
atribuo = Hermaso Patro de la Eklezio
aŭ = Hermaso citita en Romanoj 16, 14 (laŭ Origeno)
aŭ = Hermaso, frato de Papo Pio la 1-a (laŭ Muratura kodekso)
aŭ = diversaj aŭtoroj
inspiro = tia taksata ĉe iuj Patroj de la Eklezio
loko = Romo
fontoj-manuskriptoj = Sinaja Kodekso kaj Muratori Kodekso
enhavo = anonco de la dua pardono

LaPaŝtisto de Hermaso (antikvgreke: Ποιμήν του Ερμά; latino: Hermae Pastor) estas prakristana teksto de la apokalipsa ĝenro[1] kompilita en la unua duono de la 2-a jarcento. Ĝi prenas la nomon el la precipa persono de la Vizio 5-a, en kiu la Anĝelo de la Penitenco, kiu aperas al Hermaso sub paŝtistaj vestoj.

Kvankam neniam oficiale akceptita en la kanonon de la libroj inspiritaj, ĉi tiu libro ĝuis grandan kaj universan estimon kaj bonŝancon inter la kristanoj de la 2-a kaj 3-a jarcentoj tiom ke iuj Patroj de la Eklezio ĝin konsideris libro de la Sankta Libroj.

Ĝin komponas kvin vizioj, dek du “Ordonoj” kaj dek “komparoj”. Profitante de alegorioj kaj dediĉante apartan atenton al la Eklezio, la teksto instigas ke la fideluloj pentu pri siaj pekoj kiuj Ĝin damaĝis.

Aŭtoro, lingvo kaj dato de kompilado[redakti | redakti fonton]

Laŭ Origeno el Aleksandrio, la Paŝtisto estis kompilita de tiu Hermaso, kiu estas citita de Paŭlo en la letero al la Romanoj 16, 14. Tiu atribuado kuntrenis ke Origeno grande konsideru tiun verkon, kiun li abunde citis en la siaj kiel Sanktan Skribon. [2]

La Muratoria kanono[3]asertas ke la “Paŝtisto de Hermaso” estis verkita de Hermaso, patro de la Eklezio, frato de papo Pio la 1-a (140-154); sed spite de tio la identeco de la aŭtoro estas ĉe historiistoj juĝata necerta.[4] Ĉiukaze ankaŭ laŭ tiu dokumento, la teksto estis verkita en Romo kaj koncernas la roman eklezion.

Rilate la daton de la kompilado, notendas ke diversaj eroj de la teksto havis originon en malsamaj momentoj. La Vizioj 1, 2, 3, 4 estis kompilitaj en epoko, dum kiu la kristanoj estis minacataj per persekuto, eble dum la regado de imperiestro Trajano (probablas ke la Klemento menciita en la teksto estus papo Klemento el Romo). La vizio 5 kun la komparoj 8 kaj 10 estas postaj, eble verkitaj de la sama aŭtoro de la antaŭ sekcio, kaj preskribas la penitencojn por la kristanoj, kiuj dubis dum la periodo de la persekuto. La komparo 9, fine, estis verkita por kunkudri la tekstaĵojn kaj por minaci tiujn, kiuj cedis dum la persekuto kaj rezignis la kredon; tiu lasta kompila fazo reiras al epoko sufiĉe antaŭanta la epokon de Sankta Ireneo el Liono (kiu verkis ĉirkaŭ la jaro 175), do eble ĉirkaŭ la jaro 140.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Krom la Sinaja Kodekso kaj la Kanono Muratori, oni ĝin trovas en:
La Liberana Katalogo, sur kiu baziĝos la Liber Pontificalis, deklaras en punkto datebla je 235: «Dum la episkopeco de Pio, lia frato Hermaso verkis libron, en kiu estas entenataj ordonoj, kiuj al li estis komunikitaj de la anĝelo, al li aperanta kiel paŝtisto.
Eroj de la verko troviĝas en diversaj manuskriptoj kaj estas citataj de diversaj Patroj de la Eklezio.
Multaj estas ankaŭ la eroj cititaj el la versio(j) latina(j).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Muratoria Kanono informas pri la teksto kaj pri ĝia eklezia uzo, sed ĝin ekplicite metas ekstere de Biblia kanono, dum la Kodekso Klaromontana ĝin konsideras ero de la inspiritaj libroj.
Temas pri verko hibrida: ĝi, fakte, prezentas kvin viziojn al kiuj sekvas 12 preceptoj kaj 10 komparoj aŭ paraboloj: kaj tuj venas en la okulojn la komparo kun la evangeliaj paraboloj, el kiuj ili distingiĝas pro tro da simboloj, detaloj, longaĵoj, obskuraj lingvaĵoj.

Elstaras gravega problemo: la pardono de la postbaptaj pekoj. Kun la pliiĝo de la nombro de kredantoj kaj pro la fragileco de la homo efektiviĝis gravaj kulpoj, kiuj kuntrenis la ekskomunikon de kulpuloj (la pekoj tiuepoke estis, en la eklezio, pardonitaj nur per la bapto). Por trovi rimedon post la postbaptaj pekoj Hermaso montras dian riveladon, kiu celas sciigi al ĉiuj: estas anoncata dua ebleco por la pardono kaj por igi pli aŭtoritata la mesaĝon, la revelacio estas farita de rivelanta anĝelo, dirita ankaŭ Anĝelo de la Penitenco subveste de Paŝtisto – el kio la titolo de la verko.

Sur tiu operaco (la dua pardono), krom la Anĝelo de la Penitenco reprezentata de la Paŝtisto, vigilas alia figuro: venerinda matrono, simbolo de la Eklezio. Temas, do, pri novaĵo teologia por bremsi la ekskomunikojn kaj la forigon de pekintaj kristanoj el la komunumo. Temas, do, pro anonco de espero.

La verko estas signo de la pekeco de la kredantoj kaj de la forigo (detruo) de la fidelula komunumo, kaj de la neceso kaj ebleco de la fruktodona pento.

La invito naskiĝas el Dio (la rivelanta Paŝtisto) kaj el la Eklezio simbolata de la matrono. La anonco de Hermaso havos sukceson ĉiam pli vastan, kio videblos dum la diskuto pri la Lapsi.

Ke la verko estas rapsodia aperas ankaŭ el la Kristologiaj rezonadoj eĉ ne minimume koheraj: foje Kristo estas prezentata subforme de anĝelo, alifoje kiel Filo de Dio, aŭ homo ne multe simila al Jesuo, alifoje li estas asimilita al la Sankta Spirito. Rezultas, krome, eĉ ne aludata la Kristologio vizitata de la koncepto Logosa.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tradukata de Gerrit Berveling kaj devos aperi en Ekster la Muroj, Krestomatio de frukristanaj tekstoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sed laŭ aliaj filologojj temas pri ĝenro tute propra malsama ol io apokalipsa.
  2. J. Tixeront, A Handbook of Patrology, B. Herder Book Co., 1920. 23.
  3. Temas pri fragmenta manuskripto de ĉirkaŭ la jaro 170 p.K.
  4. Graydon F. Snyder, The Anchor Bible Dictionary, volumo 3, p. 148. Citata en Kirby, Peter, «The Shepherd of Hermas», Early Christian Writings, 2 februaro 2006, [1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]