Paŭla Romana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ELSTARAJ KRISTANAJ VIRINOJ
“PAŬLA ROMANA”
Francisco de Zurbarán, Sankta Hieronimo kun la sanktaj Paŭla kaj Eŭstokio”, Vaŝingtono, National Gallery.
epoko = 4-a/komence de 5-a jarcentoj
nomo = Paŭla
kromnomo = Romana (el Romo)
socia tavolo = patricia familio (senatana per la edzo)
naskiĝloko = Romo en 347
mortoloko = Betlehemo en 406
laŭ la Katolika Eklezio = venerita kiel Sanktulino
aktiveco = iniciatinto de la virina monaĥismo en la latina eklezio
aktiveco = perrimeda subtenantino de kulturaj iniciatoj en la Eklezio

Paŭla Romana estas la virino kiu en Okcidento iniciatis la monaĥinan vivon antaŭe en Romo, poste en Palestino, kie ŝi fondis plurajn monaĥinejojn. Ĉar ege riĉa, ŝi per siaj riĉaĵoj protektis kaj favoris la intelektulan laboron pri Biblio de Hieronimo, kies laboro koncentriĝis en la pretigo de la Vulgato.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Paŭla sange ligiĝis al riĉa kaj nobela familio patricia ĉar lia patrina avo estis Petronio Probino konsulo en 341 parencita kun la gens Kornelia, kaj naskiĝis dum la regado de la imperiestro Konstantino la 2-a; dekkvinaĝante ŝi edziniĝis al senatano Tosocio, el kiu ŝi generis kvar gefilojn: nome Blesula, Paŭleta, Rufina kaj Tosocio.

En 379, post la forpaso de la edzo, ŝi sin dediĉis al la preĝo kaj al la pentofara asketa vivo kune kun aro da vidvinoj kiuj kuniĝis sub la gvido de Markela en domo sur la monteto Aventino: ŝi gastigis Hieronimon kiam, en 382 tiu venis al Romo kun la episkopo Epifanio el Salamis kaj Paolino el Antiokio, kiuj ekfontigis en Paŭla la deziron monaĥiniĝi en la mezorientaj landoj.[1]

Claude Lorrain, Elveturo de sankta Paŭla en la haveno de Ostia, Madrido, Muzeo Prado.

Gvidite de Sankta Hieronimo, ŝi kun sia filino Eŭstokio sin dediĉis al la studo pri Biblio ĝis perfekte lege kaj parole kompreni la hebrean lingvon; ankaŭ alia ŝia filino, Blesula, ankaŭ ŝi jam vidva, unuiĝis al la patrino sed mortis tuj post (383). Paŭleta edziniĝis al la senatano Pamakio, ankaŭ li disĉiplo de Hieronimo, Rufina elvivis en 386; la filo Tosocio, pagana ekde la naskiĝo, konvertiĝis al la kredo de la patrino (385) kaj edziĝis al Leta, filino de la sacerdoto Albino, al kiu generis filinon (eĉ ŝi nomata Paŭla), kiu travivis en Palestino kaj asiste akompanis Hieronimon al forpaso. Fakte, post la morto de papo Damaso la 1-a, Hieronimo decidis forlasi Romon destine Mezorienton, Paŭla kaj Eŭstokio elektis lin sekvi; post restado en Antiokio, ili pilgrime vizitis la sanktajn lokojn de Palestino kaj Egiptio kie ili havis la deziritan okazon stude konstati la vivon de ermitoj kaj cenobitaj komunumoj. Fine, ili elektis restadi ĉe Betlehemo.[2]

Paŭla konkludis sian vivon en Betlehemo, en unu el la monaĥejoj kiujn ŝi fondis. Ŝi, sensukcese, provis konvinki sian delonge akompanantinon, Markelan, unuiĝi al la komunumo. La fekunda kaj spirita rilato kun Hieronimo daŭris ĝis la morto, kiu ŝin trafis la 26-an de januaro de 406 dum ŝia 59-a vivjaro. Oni ŝin entombigis en la Baziliko de la Naskiĝo en Betlehemo.

En la Katolika Eklezio ŝia memoro estas nedevige celebrata la 26-an de Januaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J.N.D. Kelly, Jerome: His Life, Writings, and Controversies, ISBN 0-06-064333-1, p. 332.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]