Paulo Amorim Cardoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paŭlo Amorim Cardoso)
Paulo Amorim Cardoso
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1920 (1920-11-30)
Morto 1-an de junio 2018 (2018-06-01) (97-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoportugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paulo AMORIM CARDOSO [1](naskiĝis en 24an de aŭgusto 1921, mortis la 24an de junio 2018) estas brazila profesoro kaj esperantisto kiu fondis la Bahaan Esperanto-Ligon (BEL) en Brazilo[2] kaj agadis ĉe Esperanto-movado en Cearao. Dum dudek ok jaroj li estis kunordiganto kaj instruisto de Esperanto ĉe la Federacia Universitato de Cearao, invitita de la universitata fondinto Antônio Martins Filho. Krome li funkciis kiel nordorienta regiona delegito de UEA kaj delegito de la sama asocio dum preskaŭ kvindek jaroj. La 14-an de aprilo 1954, profitante la daton por omaĝi la memoron de Zamenhof, Paulo Amorim Cardoso, unu el la plej dinamikaj membroj de Cearaa Esperanto-Klubo, fondis esperantan kurson per korespondado, kiu ricevis la nomon de la kreinto de Esperanto. Ekde 1957, okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, li partoprenis en preskaŭ ĉiuj aliaj kongresoj okazintaj en la lando.

Bahaa Esperanto-Ligo[redakti | redakti fonton]

Li estis sekretario de la bahaa komunumo en Fortalezo, li korespondis kun pli ol cento da Esperantistoj-bahaanoj kaj lanĉis kaj verkis. la informilon Komuna Bahaa Letero. Poste li ankaŭ fariĝis la unua sekretario de BEL, post kiam lia fondo de BEL ricevis la aprobon de la Universala Domo de Justeco en Ĥajfo. En la 1970-ja jaroj li rezignis pri la bahaa kredo[2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Bahaaj respondoj, el la hispana lingvo trad. Paulo Amorim Cardoso. Fortalezo: Bahaa Esperanto-Ligo 1977, 30 p.
  • Esperanto, língua viva;
  • Destruindo a Torre de Babel;
  • Logozofia Fondaĵo, 1984;
  • Taquigrafia para crianças e adultos;

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Li ŝanĝis la familinomon de siaj gefiloj al Kardozo laŭ esperanta ortografio.
  2. 2,0 2,1 (eo) Ora BEL-jubileo kun nigra belgrajno, Heroldo de Esperanto, n-ro 2342, marto 2023, paĝo 3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bahaa Esperanto-Ligo