Paŭlo Tomori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paŭlo Tomori
hungara episkopo
Statuo de Paŭlo Tomori en Kalocsa
Statuo de Paŭlo Tomori en Kalocsa
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1475
en nekonata valoro
Morto 29-an de aŭgusto 1526 (1526-08-29)
en Mohács
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • militestro vd
Ĉefepiskopo de Kalocsa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paŭlo TOMORI estis hungara ĉefepiskopo kaj militestro. Lia nomo ligiĝas al malvenko ĉe Mohács.

Lia nobela familio devenis el vilaĝo Tomor. La naskiĝjaro estas nekonata. Tomori akiris diversajn postenojn en Hungara reĝlando, kie li pruvis talenton. En 1506 li partoprenis en disbato de malgranda ribelo en Transilvanio. En 1514 li sukcese venkis flankarmeon de György Dózsa apud Bihar. En 1518 li jam akiris estrecon en fortikaĵo de Buda. Post unu jaro li disbatis nobelan ribelon. Ŝajne li abomenis la tiutempan politikon, abrupte li disdonis siajn havaĵojn kaj iĝis monaĥo.

Post kelkaj jaroj milito komenciĝis inter Hungara reĝlando kaj Osmana Imperio. Mem papo Adriano la 6-a trudis Tomori-n por estri la armeon. En 1523 li sukcese batalis apud Szávaszentdemeter kontraŭ la turkoj. En 1526 li tute ne konsentis pri strategio kaj politiko de altrangaj hungaroj, tiel li rezignis, sed tio ne akceptiĝis. Fine ĉe Mohács la 29-an de aŭgusto 1526 li malvenkis kaj mortis.

Tiu batalo estis la plej tragika okazintaĵo en la hungara historio.