Paŭlo la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paŭlo la 5-a

Paŭlo la 5-a estis Camilo Borghese, kiu iĝis papo post Leono la 11-a el 1605 al 1621 kiam tiu mortis kaj estis sukcedata de Gregorio la 15-a.

Li volis plifortigi la hegemonion de la papeco kaj pro tio akriĝis konfliktoj de la eklezia estraro kontraŭ Venecio kaj Francio. Dum lia regado estiĝis misioj al Hindio, Ĉinio kaj Kanado. Krome li helpis la disvolvigon de la sciencoj kaj artoj. Ekzemple tiam oni finis la konstruaĵon de la Baziliko de Sankta Petro kaj oni inaŭguris ĝin.