Pablo Alborán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo Alborán
Persona informo
Naskonomo Pablo Moreno de Alborán Ferrándiz
Naskiĝo 31-an de majo 1989 (1989-05-31) (34-jaraĝa)
en Malago
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistogitaristopianistokantoverkisto
TTT
Retejo http://pabloalboran.es/
vdr

Pablo Moreno de Alborán Ferrándiz (naskiĝis en Malago, la 31-an de majo 1989, fame konata kiel Pablo Alborán, estas kantaŭtoro kaj muzikisto hispana. Ekde lia debuto, Alborán ricevis kvar kantidatiĝojn al la Latin Grammy Award, tri el ili en 2011. La kantisto lanĉis du studiajn albumojn, unu vivalbumon kaj ses soloojn, ses muzikvideojn kaj plurajn muzikajn kunlaborojn. Liaj diskaraj materialoj estas distribuataj de EMI Music. Li debutis en 2010 per la oficiala lanĉo de «Solamente tú», unua solo de la debut-albumo Pablo Alborán, lanĉita en februaro 2011. Tia debuto atingis la unuan lokon en la unua vend-semajno.