Pablo Bruna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pablo Bruna, La blindulo de Daroca (Daroca, Zaragoza, 1611 - Daroca, 26-a de junio 1679) estis komponisto kaj orgenisto hispana de la 17-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Daroca estis centro de pilgrimado en en la 17-a jarcento pro la Misterio de los Corporales. La sep preĝejoj kaj la sep monaĥejoj, kiujn posedis la urbo verŝajne ĉiuj habis orgenojn (de kvin el ili oni scias tion kun certeco). En tia medio muzika aperis Bruna.

Naskiĝinta en Daroca li estis la dua filo el dek, kiujn havis Blas Bruna kaj María Tardez. Li blindiĝis je la aĝo de kvin aŭ ses jaroj pro malsano, sed tio ne malhelpis, ke li lernu muzikon same kiel siaj fratoj que Blas kaj Orosia. Male, li lernis tiel fervore, ke oni permesis al li, kiam li estis 16-jara, esti orgenisto de la monaĥejo de Santa María la Mayor kaj tiu de los Corporales de Daroca, sed oficiale oni ne nomumis lin orgenisto ĝis 1631, kvar jarojn poste. Li okupos tiun ĉi postenon ĝis sia morto en 1679. Bruna ludis orgenon konstruitan de Guillaume kaj Gaudioso de Lupe, patro kaj filo respective, konsideratan kiel unu el la plej bonaj de Hispanio.

En 1669 li estis nomumita kapelmajstro kiel anstataŭulo de Juan Baraza, kiu estis irinta al la la Katedralo de Huesca. Li restis en sia posteno ĝis 1677, la jaro en kiu Juan de Torres, kapelmajstro de la Katedralo de Jaca, transprenis la oficon.

Li mortis en Daroca, kie li pasigis sian tutan vivon, en 1679, post transdoni siajn posedaĵojn inkluzive muzikajn instrumentojn al sia familio, amikoj kaj lernantoj.

Famo[redakti | redakti fonton]

Lia famo dum lia vivo estis enorma. La reĝoj Felipe la 3-a de Aragono kaj Carlos la 2-a haltis en Daroca por aŭskulti la majstron Bruna. El monaĥejo de el Pilar en Zaragozo invitis lin en 1639 plenumi la oficon de organisto, sed Bruna tion malakceptis.

Lia populareco kreskis pro la alfluo de pilgimantoj de Daroca kaj en tiu epoko estiĝis polemiko pri tio, ĉu Bruna estas pli bona aŭ ne ol Andrés Peris, la blinda orgenisto de la Katedralo de Valencia.

El liaj samtempuloj Rodríguez y Martel diris ke Bruna transformas la blindecon «en ĝuon kaj lertecon» kaj ke «tiu kiu hodiaŭ rezidas [en la Colegial] estas dispensita de la kunagado je la Ĥoro por ke ne estas monaĥo. Li nur plenumas la devon ludi la orgenon, kaj li ludas tiel bone, ke mi dubas ke en tuta Hispanio kaj Eŭropo oni ludas pli bone, ne ŝajnas troigo al iu kiu konas Pablo Bruna, ĝenerale konata kiel "la blindulo de Daroca"». El licenciato Núñez lin priskribas kiel «rivero akvoriĉa je muziko, nesondebla pro sia profundeco».

Instruisto de muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Bruna instruis variajn muzikistojn grandformatajn kaj multaj orgenistoj postaj de la preĝejoj kaj konventoj de la urbo estis liaj komizorgenistoj.

Inter liaj lernatoj meritas esti elstarigataj Francisco y Diego Xaraba y Bruna, nevoj de Pablo Bruna. Diego estis orgenisto de la kapelo de la gubernatoro de Aragono, Johano Jozefo de Aŭstrio, del Pilar en Zaragozo kaj en la Capilla Real de Madrid. Ankaŭ tio estis fratulo Pablo Nasarre, blinda orgenisto, kiu ludi en la konvento de San Francisco en Zaragozo, Diego de Montestruque, ankaŭ orgenisto de la monaĥejo en Daroca, Pedro Escuín, Jaime López, Andrés Estrada, Bartolomé Ferrer, Carlos Moliner, Carlos Belmonte, Antonio Cortés, Domingo Alegre, ktp.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De lia verkaro oni konservas kelkdudek tiento-jn, sep variaciojn pri Pange Lingua hispana, versojn en la unua, dua kaj tria tonoj, kvarvoĉajn kristnaskokantojn, la Torno a quatro kaj kvarvoĉan Benedictus. El siaj tiento-j la plj famaj estas tiuj, kiuj baziĝas sur la Letanía de la Virgen.

Liajn verkojn oni konservas en la Biblioteca Nacional de Madrido, la monaĥejo de San Lorenzo de El Escorial, la Biblioteko de Katalunio de Barcelono, la urbobiblioteko de Oporto (Portugalio) kaj la Katedralo de Vich (Barcelono).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Palacios, José Ignacio, Los compositores aragoneses, Zaragoza (2000) ISBN 84-95306-41-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]