Pablo Milanés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo Milanés
Persona informo
Naskonomo Pablo Paulo Milanés Arias
Naskiĝo 24-an de februaro 1943 (1943-02-24)
en Bayamo
Morto 22-an de novembro 2022 (2022-11-22) (79-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistogitaristo • poeto
TTT
Retejo http://www.milanespablo.com
vdr

Pablo MILANÉS (naskita en Bayamo, Kubo je la 24-a de februaro de 1943 - mortinta en Madrido, Hispanio je la 22-a de novembro 2022)[1] estis kuba kantisto.

Pablo Milanés studis en la konservatorio de Havano. Li estas unu el la fondintoj de la grupo de novaj kubaj trobadoroj (nueva trova), kune kun Silvio Rodríguez.

Li estas fama pro siaj amaj kanzonoj, kaj ankaŭ pro aliaj kun politika enhavo. Inter la plej famaj troviĝas "Yolanda", "Yo me quedo" (Mi restas) aŭ "Amo a esta isla" (Mi amas tiun ĉi insulon). Pluraj el liaj kanzonoj estis esperantigitaj de kubaj kaj brazilaj artistoj.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]