Pablo Picasso
Pablo RUIZ PICASSO, en esperanto Pablo Pikaso (naskiĝis la 25-an de oktobro 1881 en Málaga, mortis la 8-an de aprilo 1973 en Mougins, Francio), estis alte taksata hispana pentristo de la 20-a jarcento. Li fondis kun Georges Braque stilon de kubismo.
Enhavo |
[redakti] Verkoj
La verkoj de Pablo Picasso estas kutime klasifataj en sekvaj periodoj:
[redakti] Periodo de Barcelono
Picasso alvenis al Barcelono en 1895. Li kunlaboris kiel desegnisto en diversaj katalunaj gazetoj kaj fondis revuon Juna arto ("Arte joven") kiu fiaskis. Li komencis sian pentristan karieron, ĉefe per portretoj (interalie unu de Frederic Pujulà i Vallès, kiun oni povas vidi en la artikolo pri tiu ĉi esperantista verkisto).
[redakti] Blua Periodo
Ĝi komenciĝas en 1901 kaj finiĝas en 1904. Li uzas multe la bluan koloron kaj la figuroj havas magran aspekton. Ekzemploj: La vida (1903), Las dos hermanas (1904).
[redakti] Roza Periodo
Ekde 1905 en la pentraĵoj de Picasso ekregis la roza tono. Kompare al la blua periodo aperis liaj verkoj malpli melankolie, la bluo restis en fono. Liaj pentromotivoj estis sorĉistoj, ŝnurdancistoj, kaj harlekinoj (tristaj ĝojigistoj), klasika beleco. La "dolĉa doloro" aperas ĉiam forte sur liaj pentraĵoj. Gravaj verkoj de la periodo: "Virino kun frugilego" kaj "Ŝnurdancista familio".
[redakti] Kubista Periodo
[redakti] Klasika Periodo
[redakti] Surrealista Epoko
[redakti] Ekspresionista epoko
De tiu epoko la plej konata pentraĵo, 1937, estas "Guernica", omaĝe al la urbo Gerniko bombardata de la trupoj de Franco dum la Hispana Enlanda Milito.
[redakti] Periodo de Vallauris
Dum la lastaj jaroj li retiriĝis al la zono de Vallauris, dum li plu daŭrigis sian karieron.
[redakti] Muzeoj
- Picasso-Muzeo Lucerno
- Picasso-Muzeo Barcelono
- Picasso-Muzeo Parizo
- Picasso-Muzeo Antibes
- Picasso-Muzeo Malago
- Picasso-Muzeo Münster
[redakti] Verkoj (elektitaj) el Kolektaĵo Berggruen, Berlino
- 1902, En kafejo
- 1904, Portreto de Jaime Sabartés
- 1905, Sidanta harlekino
- 1906, Kapo de junulo
- 1906, Virina kapo
- 1906, Du aktoj
- 1907, Kapo de virino
- 1907, Matroso, turnante cigaredon
- 1907, Virina akto
- 1908, Fruktoŝelo kun piroj kaj pomoj
- 1912, Sidanta virino kun gitaro
- 1912, Violino
- 1914, Glaso kaj kubo
- 1914, Mutmomento kun vingrapolo
- 1916, Gitaro kaj gazeto
- 1916, Ludkartoj, glaso kaj botelo surtable
- 1918, Harlekino kun gitaro
- 1919, Mutvivo antaŭ fenestro en Saint Raphael
- 1920, Du aktoj surplaĝe
- 1921, Du banantoj
[redakti] Ekspozicio en artodomo Zuriko
La svisa muzeo artodomo Zuriko inter la 15-a oktobro 2010 kaj la 30-a januaro 2011 prezentas ekspozicion de la nomo "Picasso - die erste Museumsausstellung 1932", Picasso - la unua muzeoekspozicio 1932, honore al la 100-jara jubileo de la muzeo.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Museo Picasso Málaga (Malago, Hispanio)
- Museu Picasso (Barcelono, Hispanio
- Musée National Picasso (Parizo, Francio)
- Pablo Ruiz Picasso (Picasso): 400 verkoj
- On-Line Picasso Project
- Artgalerio - Pablo Picasso (pole)
- virtuala arta galerio (angle)
- pri la Picasso-ekspozicio de 2010/2011 en la artodomo Zuriko (germane, france kaj angle)
