Pacifika Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pacifika Oceano
oceano
Pacific Ocean - eo.png
Landoj
Supra tutaĵo Monda oceano
Najbaraj tutaĵoj Hinda oceano, Atlantiko, Norda glacia oceano
Profundo 10 924 m
Areo 180 000 000 km² (18 000 000 000 ha)
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pacific Ocean

Pacifika Oceano (ankaŭ Pacifiko), la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarkto en la sudo, Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo. Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da kv km. La plej malalta punkto en la Tero, en la Mariana Fosego, kuŝas en Pacifiko.

Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebea Maro, Korala Maro, Orientĉina Maro, Japana Maro, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hinda Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento.

Oni povas paroli pri Norda Pacifiko kaj Suda Pacifiko. Vidu mapon.

Oceana fundo[redakti | redakti fonton]

La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kiel marmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple la Salomonoj kaj Nov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple la Mariana Fosego, la Filipina Fosego, kaj la Tonga Fosego. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto.

Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas la Orienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Prosimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭ pelagaj laŭ origino. Aŭtigenaj sedimentoj inkluzivas montmoriloniton kaj filipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagaj ruĝaj argiloj kaj la skeletaj restaĵoj de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.

Akvaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj en la apudpolusaj regiono ĝis proksimume 29 gradoj C apud la ekvatoro. Saleco ankaŭ varias laŭ latitudo. Akvo apud la ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj.

La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda hemisfero kaj maldekstruma en la Suda hemisfero. La Norda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varma Kuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel la Aleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo. La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alprokimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluanta Kalifornia Fluo.

La Suda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondiranta Antarkta Ĉirkaŭpolusa Fluo. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preter Horna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ la Fluon de Humboldt.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj.

La musona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interna al la oceano dum vintro kaj al la mala dikekto dum somero. Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas. Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orienta Mikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regiono estas notitaj pro ilia alta humido, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftaj serenoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Andesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj. La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apud Kalifornio kaj pasas sude de la aleuta arko, laŭ la orienta rando de la duoninsulo Kamĉatko, la Kuriloj, Japanio, la Marianaj Insuloj, la Salomonoj, kaj Nov-Zelando. La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de la Albatroso Cordillera laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio. Indonezio, la Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontitentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio—kuŝas ekster la Andesita Linio.

Ene de la fermita maŝo de la Andesita Linio estas la plejmulto de la profundaj kavoj, submaraj vulkanaj montoj, kaj oceanaj vulkanaj insuloj, kiuj karakterizas la Centran Pacifikan Basenon. Estas ĉi tie, ke bazaltaj lafoj leĝere fluas el fendoj por konstrui enormajn kupolsimilajn vulkanajn montojn, kies eroziiĝintaj suproj formas insulajn arkojn, ĉenojn kaj amasojn. Ekster la Andesita Linio, vulkanado estas eksplodema, kaj la tiel nomata Pacifika rando de fajro estas la ĉefa zono de ekplodema vulkanado en la mondo.

Teramasoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda teramaso en Pacifiko estas la kontinento Aŭstralio, kiu estas proksimume egala laŭ grando al la la 48 interkuŝantaj usonaj ŝtatoj. Proksimume 3 200 km sudoriente de Aŭstralio estas la granda insulgrupo Nov-Zelando. Preskaŭ ĉiuj el la pli malgrandaj insuloj de Pacifiko kuŝas inter 30 gradoj norde kaj 30 gradoj sude latitudo, etendigante de Sudorienta Azio ĝis Paskinsulo; la cetero de la Pacifika Baseno estas preskaŭ tute sentera. La granda triangulo de Polinezio liganta Havajon, Paskinsulon, kaj Nov-Zelandon enhavas la insulajn arkojn kaj amasojn de la Kuk-Insularo, Markizoj, Samoo, Societa Insularo, la Tokelaua Insularo, Tongo, kaj Tuamotuo. Norde de la ekvatoro kaj okcidente de la Internacia Datlinio estas la multaj malgrandaj insuloj de Mikronezio, inkluzive Karolinon, la Marŝalajn Insulojn, kaj la Marianajn Insulojn. En la sudokcidenta angulo de Pacifiko kuŝas la insuloj de Melanezio, superregataj de Nov-Gvineo. Aliaj gravaj insulamasoj de Melanezio inkluzivas la Arkipelagon de Bismarck, Fiĝiojn, Nov-Kaledonion, la Salomonojn, kaj Vanuatuon. Insuloj en Pacifiko havas tri bazajn tipojn: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, malaltaj insuloj kaj superlevitaj koralaj kajoj. Kontinentaj insuloj kuŝas ekster la Andesita Linio kaj inkluzivas Nov-Gvineon, la insulojn de Nov-Zelando, kaj la Filipinojn. Ĉi tiuj insuloj estas strukture asociitaj kun la apudaj kontinentoj. Altaj insuloj estas vulkandevenaj, kaj povas enhavi aktivajn vulkanojn. Inter ĉi tiuj estas Bugenvilo, Havajo, kaj la Salomonoj.

La tria kaj kvara tipoj de insuloj ambaŭ estas la rezulto de koralenhava insula konstruo. Koralaj rifoj estas malalte kuŝantaj strukturoj, kiu superkonstruiĝis sur bazaltaj lafofluoj sub la oceana supraĵo. Unu el la plej dramaj estas la Granda Bariera Rifo apud nordorienta Aŭstralio. Dua insula tipo el koralo estas la superlevita korala kajo, kiu kutime estas iomete pli granda ol la malaltaj koralaj insuloj. Ekzemploj inkluzivas Banabon (ekse Oceana Insulo) kaj Makateo en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gravaj homaj migradoj okazis en Pacifiko en prahistoriaj tempoj, plej notinde tiuj de praindianoj el Azio al Ameriko tra Beringio, tiu de praaŭstralianoj al Aŭstralio kaj tiuj de polinezianoj de Tahitio orienten ĝis Havajo, Nov-Zelando kaj Paskinsulo. La oceano estis viditaj de Eŭropanoj frue en la 16-a jarcento, unue de Vasco Nuñez De Balboa (1513), kiu trairis Panamon kaj nomis ĝin "Paca" pro la kalmaj akvoj kiun li vidis. Poste la ĉirkaŭmonda ekspedicio de Magelano transiris Pacifikon al la Filipinoj, Nov-Gvineo, kaj la Salomonaj. La galeón de Manila estis la unua trapacifika komerca vojo. Dum la 17-a jarcento la nederlandanoj, navigante preter suda Afriko, superregis la malkovron kaj komercon; Abel Tasman malkovris en 1642 Tasmanion kaj Nov-Zelandon. La 18-a jarcento signis amason da eksplorado de la rusoj en Alasko kaj la Aleŭtoj, la francoj en Polinezio, kaj la britoj dum la tri vojaĝoj de James Cook -- al Suda Pacifiko kaj Aŭstralio, Havajo, kaj la Nord-Amerika Pacifika Nordokcidento.

Kreskanta imperiismo dum la 19-a jarcento rezultigis la okupadon de la plejparto de Pacifiko fare de la okcidentaj potencoj. Signifaj kontribuoj al oceanografa scio estis faritaj dum la vojaĝoj de la HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, kun Charles Darwin surŝipa; la HMS Challenger dum la 1870-aj jaroj; la USS Tuscarora (1873-1876); kaj la germana Gazelle (1874-1876). Kvankam Usono prenis la Filipinojn en 1898, Japanio regis okcidentan Pacifikon ĝis 1914. Ĝis la fino de la Dua mondmilito, la Usona Pacifika Floto de la Usona Mararmeo estis la efektiva estro de la oceano.

Dek kvar sendependaj regnoj troviĝas en Pacifiko: Kiribato, Nauro, Papuo-Nov-Gvineo, Tajvano, Tuvalo, Samoo, Aŭstralio, Fiĝioj, Japanio, Nov-Zelando, la Filipinoj, la Salomonoj, Tongo, kaj Vanuatuo. Ok el ĉi tiuj regnoj atingis plenan sendependecon de 1960, kaj la insuloj iam en la Kuratora Teritorio de la Pacifikaj Insuloj redifinis sian rilaton kun Usono. Ankaŭ en Pacifiko estas la usona ŝtato Havajo kaj kelkaj insulaj teritorioj kaj posedaĵoj de Aŭstralio, Ĉilio, Francio, Japanio, Nov-Zelando, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono.

La utiligo de la minerala riĉeco de Pacifiko estas malhelpata de la granda profundo de la oceano. En malprofundaj akvoj apud la marbordoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oni eltiras petrolon kaj naturan gason, kaj oni rikoltas perlojn laŭ la marbordoj de Aŭstralio, Japanio, Papuo-Nov-Gvineo, Nikaragvo, Panamo, kaj la Filipinoj, kvankam en tre malkreskanta kvanto. La plej bona posedaĵo de Pacifiko estas ĝiaj fiŝoj. La strandaj akvoj de la kontinentoj kaj la pli mezvarmaj insuloj donas haringon, salmon, sardinon, spadfiŝon, kaj tinuson, kaj ankaŭ konkulojn. En 1986, la membroj-nacioj de la Suda Pacifika Forumo deklaris la areon sennuklea regiono kiel provo halti nuklean testadon kaj preventi la renverson de nuklea rubo tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]