Pacifika brovanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pacifika brovanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. superciliosa
Anas superciliosa
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. s. superciliosa
    (Novzelanda griza anaso)
  • A. s. rogersi
    (Aŭstralazia anaso)
  • A. s. pelewensis
    (Insula nigra anaso)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Pacifika brovanaso (Anas superciliosa) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kiu troviĝas en multe de Indonezio kaj Oceanio.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Pacifika brovanaso loĝas en Indonezio nome en suda Sumatro, Javo kaj Sulaveso, al Novgvineo, kaj apudaj insuloj, Salomonoj, Novkaledonio, Aŭstralio, Novzelando, kaj multaj insuloj en sudokcidenta Pacifiko, atingante ĝis la Karolinoj norde kaj Franca Polinezio oriente. Ĝi estas kutime nomata la Griza anaso en Novzelando, kaj ankaŭ tie per sia nomo en maoria Parera.

Tiu sociema anaso troviĝas en vario de humidejaj vivejoj, kaj ties reprodukta kutimaro estas multe kiel tiuj de la Platbeka anaso, kiu invadas siajn teritoriojn en Novzelando.[1]

Tiu orientalisa kaj aŭstralazia specio havas grandan tutmondan populacion de ĉirkaŭ 180,000-1,200,000 individuoj (Wetlands International 2006). Subspecioj superciliosa kaj rogersi malpliiĝis dum la lastaj 20 jaroj (Marchant kaj Higgins 1990). En Novzelando la populacio de superciliosa malpliiĝis el 1.5 milionoj de birdoj en 1970, al malpli da 500,000 en la 1990-aj jaroj (Heather kaj Robertson 1997) aŭ eĉ al inter 80,000 kaj 150,000 en 1993 (Rose kaj Scott 1997). La subspecio pelewensis estis ĉirkaŭkalkulata je 10,000-25,000 birdoj kaj oni konsideras ĝin stabila (Rose kaj Scott 1997).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Austins Ferry, Tasmanio, Aŭstralio

Ĝi havas malhelbrunan korpon, kaj pli palan kapon (sablokolora al helbruna) kun malhelaj kronoj kaj vizaĝaj strioj (pli markata kaj larĝa la traokula strio kaj pli svaga la mustaĉa strio al la orelareo), inter kiuj ĉefe elstaras la helaj superokula strio (kiu nomigas la specion), la bekobaza areo kaj la gorĝareo. Dumfluge ili montras brilverdan speguleton kaj palan subflugilon. La kruroj estas oranĝaj, la beko malhelgriza kaj la irisoj malhelbrunaj. Ĉiu plumaroj estas similaj. La grandogamo estas 54–61 cm; maskloj tendencas esti pli grandaj ol inoj, kaj kelkaj insulaj formoj estas pli malgrandaj kaj pli malhelaj ol la ĉefaj populacioj.[2]

Estas tri subspecioj de Anas superciliosa:

Wagga Wagga, Novsudkimrio, Aŭstralio

La novzelanda subspecio ege malpliiĝis laŭ nombroj, almenaŭ en sia pura formo, pro konkurenco kaj hibridiĝo kun la enmetita Platbeka anaso.[3] Rhymer et al. (1994) asertas ke ties informoj "indikas eventualan perdon de identeco de la Griza anaso kiel separata specio en Novzelando, kaj la sekva hegemonio de hibrida svarmo simila al la Mariana anaso."

Oni supozas, ke multaj pli da maskloj de platyrhynchos pariĝas kun inoj de superciliosa ol inverse baze sur la fakto ke plej hibridoj montras platbekecan plumaron, sed tio malĝustas; ŝajne la fenotipo de la platyrhynchos estas dominanta, kaj ke la grado je kiu specio kontribuas al hibrida praulo ne povas esti determinata laŭ la plumaro.[4] La ĉefaj tialoj por la dispelo de la Parera ŝajne estas la fizika dominanteco de la pli grandaj platbekaj anasoj, kombine kun markata populacimalpliiĝo de la Parera pro troa ĉasado meze de la 20a jarcento.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ino kun anasidoj

Ili loĝas en vario de vivejoj kaj teraj kaj ĉemaraj humidejoj kaj estuaroj. Ili povas akcepti homtuŝitajn biotopojn kiaj farmolagetoj, sed en Novzelando ĉe tiaj vivejo hegemonias la invada Platbeka anaso kaj la Pacifika brovanaso devas rifuĝiĝi en pli apartaj biotopoj.

Tiu specio ne estas loĝanta en la Marianoj, sed foje ĉeestas tie dum la migrado. La nune formortinta Mariana anaso estis probable origine devena el hibridoj inter tiu specio kaj la Platbeka anaso, kiu venis al la insuloj dum migradoj kaj setlis tie.

Ili nestumas for el akvo, foje en arbotruoj. La ino demetas 10 al 12 ovojn.

Ili manĝas per vertikala kapomergo, kiel aliaj anasoj de la genro Anas.

Variaj vidoj kaj plumaroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rhymer kaj Simberloff, 1996
  2. Madge kaj Burn, 1988
  3. Gillespie, 1985
  4. Rhyner et al., 1994
  5. Williams and Basse, 2006

Literaturo citata[redakti | redakti fonton]

Gillespie, Grant D (1985). "Hybridization, introgression, and morphometric differentiation between Mallard (Anas platyrhynchos) and Grey Duck (Anas superciliosa) in Otago, New Zealand", gazeto : The Auk, volumo : 102, numero : 3, paĝoj : 459–469

  • Heather, Barrie D.; and Robertson, Hugh A.. (1996). The Field Guide to the Birds of New Zealand. Auckland: Viking. ISBN 0-670-86911-2. 
  • (1988) Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-46727-6. 

Rhymer, Judith M.; and Simberloff, Daniel (1996). "Extinction by hybridization and introgression", gazeto : 83–109, volumo : 27. COI:10.1146/annurev.ecolsys.27.1.83

Rhymer, Judith M.; Williams, Murray J.; and Braun, Michael J (1994). "Mitochondrial analysis of gene flow between New Zealand Mallards (Anas platyrhynchos) and Grey Ducks (A. superciliosa)", gazeto : The Auk, volumo : 111, numero : 4, paĝoj : 970–978

Williams, Murray; and Basse, Britta (2006). "Indigenous gray ducks, Anas superciliosa, and introduced mallards, A. platyrhynchos, in New Zealand: processes and outcome of a deliberate encounter", gazeto : Acta Zoologica Sinica, volumo : 52, numero : Supplement, paĝoj : 579–582

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Janet Kear (Hrsg): Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854645-9
  • Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj