Pacifika nordokcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pacifika nordokcidento el spaco.

La Pacifika nordokcidento estas regiono de okcidenta Nordameriko, limigita de la Pacifika Oceano okcidente kaj, ĝenerale, de la Roka Montaro oriente. Kvankam ne estas universala interkonsento pri la limekzisto, komuna difino inkludas la usonajn ŝtatojn Oregono kaj Vaŝingtonio kaj la kanadan provincon Brita Kolumbio. Pl ilarĝaj konceptoj atingas norden ĝis Alasko kaj Jukono, suden al la marbordaj kaj montaraj regionoj de Norda Kalifornio, kaj orienten ĝis Idaho, okcidenta Montano, kaj okcidenta Vajomingo ĝis la Kontinenta Divido. Pli mallarĝaj konceptoj povas esti limigitaj al la Nordokcidenta Usono aŭ al la marbordaj areoj okcidente de la montaroj Kaskadoj kaj Marborda. La vario de difinoj povas esti atribuata al parta koincido de komunaĵoj pri la regionaj historio, geografio, socio kaj aliaj faktoroj.

La termino Nordokcidenta Marbordo estas ofte uzata por aludo nur al la marbordaj regionoj. La termino Nordokcidenta Altebenaĵo estis uzata por priskribi la internajn regionojn, kvankam ili estas komune menciataj kiel "the Interior" (la Interno) en Brita Kolumbio[1] kaj la "Inland Empire" (Interna Imperio) en Usono. La termino "Pacifika Nordokcidento" ne estu konfuzata kun la Nordokcidenta Teritorio (konata ankaŭ kiel Granda Nordokcidento, historia termino de Usono sude de la Grandaj Lagoj) aŭ la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado.

La plej grandaj metropolitaj areoj de la regiono estas Seattle/Tacoma, Vaŝingtonio, kun 3.4 milionoj da loĝantoj;[2] Vankuvero, Brita Kolumbio, kun 2.4 milionoj da loĝantoj;[3] kaj Portlando (Oregono), kun 2.2 milionoj da loĝantoj.[4]

Ŝlosila aspekto de la Pacifika Nordokcidento estas la Kanada–Usona landlimo, kiun Usono kaj Granda Britio establis kiam la loĝantoj de la regiono estis ankoraŭ absolute majoritate indiĝenoj. La limo — en du sekcioj, kun la 49a paralelo sude de Brita Kolumbio kaj la Alaska pattenilo okcidente de norda Brita Kolumbio — havis povegan efikon super la regiono. Laŭ la kanada historiisto Ken Coates, la limo ne influis la Pacifikan Nordokcidenton —pli bone, "the region's history and character have been determined by the boundary" (la historio kaj karaktero de la regiono estis determinata de la limo).[5]

Notoj

  1. Interior Savings Centre in Kamloops, British Columbia. Interiorsavingscentre.com. Alirita 2010-08-18.
  2. Best Places to Live in Seattle-Tacoma-Bellevue, Washington Metro Area (WA). Bestplaces.net. Alirita 2010-08-18.
  3. Statistics Canada: Population of census metropoitan areas.
  4. Doing Business In Portland, Oregon. Business.GOV.
  5. Coates, Ken S.. (2002) “1. Border Crossings”, Parallel Destinies: Canadian-American Relations West of the Rockies. University of Washington Press, p. 3–5. ISBN 978-0-295-98252-6.