Pacifika pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika pufino
Pacifika pufino
Pacifika pufino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus pacificus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pacifika pufinoKojnvosta pufino, Puffinus pacificus, estas mezgranda birdospecio de la familio de pufinoj nome Procelariedoj. Ĝi estas unu el la pufinospecioj kiuj estas foje menciitaj en anglalingvaj landoj kiel muttonbird (ŝafopetreloj), kiaj la Griza pufino de Novzelando kaj la Fajnbeka pufino de Aŭstralio. Ili havas teritoriojn tra la tropikaj Pacifiko kaj Hinda Oceano proksimume inter latitudoj 35°N kaj 35°S. Ili reproduktiĝas en insuloj kiaj ĉe Japanio, la Insuloj Revillagigedo, la Havajaj Insuloj, la Sejŝeloj kaj ĉe Okcidenta Aŭstralio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kaj pala morfo kaj malhela morfo flanke unu de alia.

La Pacifika pufino estas la plej granda el la tropikaj pufinoj. Estas du kolormorfoj de tiu specio, kaj malhela kaj hela; la helaj morfoj hegemonias en Norda Pacifiko, dum la malhelaj morfoj aliloke. Tamen, ambaŭ morfoj ekzistas en ĉiuj populacioj, kaj ne montriĝas rilato al sekso aŭ reprodukta kondiĉo. La pala morfo havas grizbrunan plumaron dorse, kapo kaj supraflugiloj, kaj pli blankan plumaron sube. La pli malhela morfo havas la saman malhelan grizbrunan plumaron en la tuta korpo. La alternativa specia komuna nomo devenas el la granda kojnforma vosto, kiu povas helpi la specion glitadi. La beko estas malhela kaj la kruroj estas karnokoloraj, kun la kruroj tre malantaŭe en la korpo (komuna al aliaj pufinoj) kiel adapto por naĝado.

Tiu specio estas rilata al la tutpacifika Bulera pufino, kiu diferencas multe laŭ kolorbildo, sed ankaŭ havas kojnforman voston kaj fajnan nigran bekon (Austin, 1996; Austin et al., 2004). Ili formas la grupon Thyellodroma, nome superspecion inter la grandaj pufinoj de la proponita genro Ardenna (Penhallurick & Wink, 2004).

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Pacifika pufino manĝas pelage fiŝojn, kalmarojn kaj krustulojn. Ĉirkaŭ 66% el ties dieto estas fiŝoj, el kiuj la plej komune kaptataj estas kaprofiŝoj. Ili supozeble prenas manĝon el la surfaco, kaj observoj el manĝantaj Pacifikaj pufinoj sugestis, ke la kontakta plonĝado, kie la birdoj flugas proksime al la surfaco por kapti predon el la akvo estas la plej komune uzata ĉastekniko. Tamen, studo de 2001 kiu uzis registrilojn de maksimuma profundo registris ke 83% el la Pacifikaj pufinoj plonĝis dum manĝoveturoj kun maksimuma profundo de 14 m kaj ke ili povas atingi profundon de 66 m (Burger, 2001).

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ovon.

La Pacifika pufino reproduktiĝas en kolonioj sur malgrandaj tropikaj insuloj. La reprodukta sezono varias depende el la loko, kun sinkroniaj reproduktaj sezonoj plej komune ĉe plej altaj latitudoj. Birdoj de norda hemisfero ekreproduktiĝas ĉirkaŭ februaro, dum sudhemisferaj birdoj ekreproduktiĝas ĉirkaŭ septembro. La Pacifika pufino montras naskan filopatrion, tio estas revenas al la naskokolonio por ekreproduktiĝi je aĝo de kvar jaroj.

Junulo de Pacifika pufino, Kilaeau, Kauai, Havajo.

La Pacifikaj pufinoj estas monogamaj, kaj formas longdaŭran parligon kiu pluas dum kelkaj jaroj. Divorco inter paroj okazas post reproduktaj sezonoj kiuj finas malsukcese. Nestumado okazas ĉu en nestotruoj aŭ foje surgrunde sub kovro. Paroj alvokas ofte, kaj por plifortigi la parligon kaj por forpeli entrudulojn for el siaj teritorioj. Ankaŭ gepatroj alvokas siajn idojn. La alvoko estas longa, kun enspira enhavo (OOO) kaj elspira enhavo (err); ties havaja nomo ua’u kani signifas ĝemopetrelon. Ambaŭ seksoj partoprenas en elfosado de nestotruoj, aŭ en riparado de la nestotruo el la lasta jaro. Ankaŭ oni ŭas nestotruojn de aliaj specioj. La reprodukta sezono de la Bonina petrelo en Havajo havas tempon por eviti tiun de la Pacifika; en jaroj kiam la idoj de la Bonina petrelo estas ankoraŭ en la nestotruoj kiam la Pacifika pufino revenas por ekreproduktiĝi tiuj idoj estas mortigitaj aŭ forpelitaj. Ili venas al tiuj kolonioj nokte, kvankam nereproduktantaj Pacifikaj pufinoj estas ofte vidataj ĉe la surfaco la tutan tagon kaj la reproduktaj birdoj ripozas for de siaj nestotruoj antaŭ ovodemetado.

Ambaŭ seksoj entreprenas antaŭreproduktan veturadon por fari al si energiajn rezervojn, tio kutime daŭras ĉirkaŭ 28 tagojn. La ino demetas ununuran ovon, kaj se tiu ovo perdiĝas la paro ne klopodas denove dum tiu sezono. Post ovodemetado la masklo kutime entreprenas la unuan kovovicon. Ambaŭ seksoj kovas la ovon, laŭ vicoj kiuj povas daŭri ĝis 13 tagoj. La kovado daŭras ĉirkaŭ 50 tagoj. Post eloviĝo la ido estas kovata dum ses tagoj, ĝis ĝi kapablas termoreguliĝi, post kio ĝi estas lasata sola en la nesto dum ambaŭ gepatroj ĉasas por manĝo. La ido estas dekomence nutrata el stomaka oleo, nome energiriĉa vakseca oleo el digestita predo kreita en la patraj ventroj; poste ĝi estas nutrata kaj el solidoj kaj el stomaka oleo. Kiel ĉe multaj procelariedoj, ankaŭ la Pacifika pufino alternigas kaj longajn (ĉirkaŭ 8 tagojn) kaj mallongajn (1-4 tagojn) veturojn por havigi al si manĝojn, por kio ambaŭ gepatroj kunordigas siajn manĝoklopodojn. La idoj pliiĝas laŭ grando ĝis 560 g (pli grandaj ol plenkreskuloj) kaj poste falas al ĉirkaŭ 430 g antaŭ elnestiĝo, kio okazas post 103-115 tagoj, post kio la ido sendependiĝas el plenkreskuloj.

Konataj reproduktaj kolonioj estas la jenaj:

Par'kanto', Insulo Lady Elliot, Kvinslando, Aŭstralio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
  • BirdLife International (2004). Puffinus pacificus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern
  • Burger, A. (2001): Diving depths of Shearwaters Auk 118(3):755–759 DOI: 10.1642/0004-8038(2001)118[0755:DDOS]2.0.CO;2 HTML resumo HTML kompleta teksto (senbilda) Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Congdon, Brad C.; Krockenberger, Andrew K., & Smithers, Brian V. (2005): Dual-foraging and co-ordinated provisioning in a tropical Procellariiform, the wedge-tailed shearwater. Marine Ecology Progress Series (310): 293-301.
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]