Pacifikaj moderaj pluvarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moderaj pluvarbaroj, kia tia en Olimpa Duoninsulo (Vaŝingtonio), ofte vegetas ĝis la oceanbordo.

La pacifikaj moderaj pluvarbaroj de Nordameriko estas la plej vasta mezvarma pluvarbaro en la mondo kiel difinita de la Monda Natur-Fonduso (WWF) (aliaj difinoj ekzistas). La pacifikaj mezvarmaj pluvarbaroj troviĝas je la okcidenta flanko de la Pacifik-Marbordaj Montaroj laŭlonge de la Pacifik-Nordokcidenta Marbordo de Nordameriko ekde Princ-Viljam-Marbranĉo en Alasko tra Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio, kaj estas parto de la nearktisa ekozono. La pacifikaj moderaj pluvarbaroj estas karakterizitaj de alta kvanto de precipitaĵo, en iuj areoj pli ol 300 centimetrojn jare, kaj mezvarmaj temperaturoj kaj somere kaj vintre (inter 10-24°C).

Tiuj pluvarbaroj konstituas kunigitan aŭ tutmondaj 200-ekoregionon laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso kaj de la Nacia Geografia Societo. La singularaj ekoregionoj varias laŭ specia konsisto, sed ĉefe ampleksas koniferojn, kelkfoje kun subarbaraĵo de angiospermaj arboj kaj arbedoj. Tiuj ekoregionoj estas : la nord-pacifikaj marbordaj arbaroj, la Arkipelago Reĝino Karloto, la brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj, la centra-pacifikaj marbordaj arbaroj, kaj la nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj.

La arbaroj en la nordo ĉefe entenas Sitka-piceon kaj okcidentan cugon (Tsuga heterophylla), dum tiuj en la marbordaj arbaroj ankaŭ gastigas sekvojon (Sequoia sempervirens), Menzies-pseŭdocugon (Pseudotsuga menziesii), gigantan tujon kaj tordopinon (Pinus contorta). Notinde, la tri plej grandaj arbospecioj troveblas tie ĉi. Densaj kreskaĵaroj de epifitoj kaj muskoj kovras la arbojn, kaj abunda vegetaĵaro ĉie ĉeestas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Okcidenta cugo en Sitka Nacia Historia Parko, Alasko.

Antaŭ ĉirkaŭ 200 milionoj da jaroj (dum la triasaj kaj la ĵurasiaj epokoj), la pejzaĝo estis superregata de pinofitoj, kiuj estis la plej diversa grupo de arboj kaj konstituis la plimulton de la grandaj arboj. Kiam angiospermoj ekaperis ( en la sekvanta kretacea epoko ), ili rapide fariĝis superaj, kaŭzante la formorton de plimulto de la koniferoj, kaj la adaptiĝon de la postvivantaj al severaj kreskadcirkonstancoj. Eble la plej signifa diferenco pri tiu evoluo estas ke la primitivaj koniferoj investis sian energion en la bazan nutraĵan provizon por ĉiu semo, sen certeco de fekundigo; kontraŭe, angiospermoj kreas la nutraĵoprovizon por semo nur post ĝia aktivado per fekundigo. La pacifika modera pluvarbaro nuntempe estas la sola regiono en la mondo de notinda etendaĵo kaj signifo kie, kaŭze de la unikaj klimataj cirkonstancoj, la koniferoj prosperas kiel ili faris antaŭ ol la anstataŭado per angiospermoj [1].

La nordaj pacifikaj moderaj pluvarbaroj estas relative junaj, ekaperante dum la kelkaj miloj da jaroj post la retiriĝo de la glacikovraĵo de la lasta glaciepoko [2].

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La ekosistemoj de la pacifikaj pluvarbaroj estas tiel produktemaj ke la biomaso en la plej bonaj starejoj estas almenaŭ kvarfoje pli granda ol tiu en iu ajn komparebla areo en la tropikaj pluvarbaroj [3]. Pri nura maso de vivanta kaj malkomponiĝanta materialoj – arboj, muskoj, arbedoj, kaj grundo – tiuj arbaroj estas pli masivaj ol iu ajn ekosistemo sur la tero. Parte, tiu estas ŝuldata al malofteco de fajro. Kontraste al pli sekaj arbaroj, kiuj periode brulas, moderaj pluvarbaroj nature nur estas submetitaj al malgrandskalaj perturboj, kiel elradikigoj kaj lavangoj.

Tiu pluvarbaro ĉirkaŭprenas vastan amplitudon de latitudoj – ekde ĉirkaŭ 40° N. ĝis ĉirkaŭ 60° N. La diferencoj pri klimato ekde sudo ĝis nordo kreas plurajn ĉefajn arabarajn zonojn, karakterizitaj de diferencaj specioj.

  • Ĉe la suda limo en norda Kalifornio troviĝas la "marborda sekvoja zono".
  • Komencante je la Kalifornia/Oregona limo, kaj etendiĝante tra la norda fino de Vankuvera Insulo estas "sezon-pluvarbara zono". La ĉefaj arbospecioj tie ĉi estas Menzies-pseŭdocugo, giganta tujo, Sitka-piceo, kaj okcidenta cugo.
  • Preter la norda fino de Vankuvera Insulo, troviĝas la "humideg-pluvarbara zono". Menzies-pseŭdocugo ekmalaperas kiel dominanta specio, kaj la arbaro primare konsistas el giganta tujo, Sitka-piceo kaj okcidenta cugo.
  • Alaska Golfo ekas kie la fjordoj de sudorienta Alasko finiĝas, kaj indikas la transiron en "subpolusan pluvarbaron". Tie ĉi la arbaro nur okupas tre mallarĝan strion inter la oceano kaj la glacia alta-montara zono. La gigantaj tujoj ne plu prosperas en tiu pli severa klimato, kaj la superregantaj arboj limiĝas al Sitka-piceo, kaj okcidenta kaj montara cugo.
  • La nordaj limoj de la pluvarbaro estas dissemitaj mallarĝ-strie en norda Princ-Viljam-Marbranĉo, Nacia Parko Kenaj-Fjordoj, orienta Insulo Kodiak, kaj okcidenta Cook-Golfeto.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La unua ekzameno por sisteme esplori la arbaran kanopeon en la Karmanah-Valo de Vankuvera Insulo alportis 15 000 novajn speciojn, trionon de ĉiuj senvertebruloj, sciataj de ekzisti en tuta Kanado. En la kolekto estis 500 specioj kiuj antaŭe estis nesciitaj de la scienco [4]. La pluvarbaroj situas en kompleksa pejzaĝo de insuloj kaj fjordoj, kaj multaj specioj dependas kaj de la arbaro kaj de la oceano. Salmonedoj estas unu el la primaraj specioj de la pluvarbaro, frajantaj en la arbaraj riveroj. La marmora urieto nokte nestas en praarbaraj arboj, sed tage furaĝas en la oceano.

Iam grizaj ursoj kaj brunaj ursoj prosperis en la pluvarbara zono kaj pretere. Brunaj ursoj ankoraŭ troveblas tra tuta la arbara arealo, dum grizaj ursoj ĉefe estas limigataj al areoj norde de la kanada landolimo. Tiuj arbaroj havas iujn de la plej grandaj koncentriĝoj de grizaj ursoj en la mondo, ĉefe kaŭze de la riĉaj salmonedaj riveroj de la regiono. La Grand-Ursa Pluvarbaro en Kanado gastigas la maloftan blankan varion de amerika nigra urso sciata kiel la "fantoma urso". La endanĝerigita okcidenta strigo (Strix occidentalis) estis en la centro de arbarekspluatadaj polemikoj en Oregono kaj Vaŝingtonio. Aliaj notindaj bestospecioj inkluzivas blankkapan maranglon, marmoran urieton, grizan lupon, kaj Odocoileus hemionus sitkensis ( cervedoj ).

Arbarekspluatado[redakti | redakti fonton]

Pacifikaj moderaj pluvarbaroj estis submetitaj al daŭra grandskala industria arbarekspluatado ekde la fino de la dua mondmilito, hakante pli ol duono de la totala areo. En Kalifornio, nur 4% de la sekvojaroj estas protektitaj. En Oregono kaj Vaŝingtonio, malpli ol 10% de la origina marbordaj pluvarbaroj postrestas.

Eĉ pli granda pocento de la produktiva arbaro estis hakita. Multo de la tereno estas roko, glacio, torfejo, aŭ malpli produktema arbaro je krutaj deklivoj. La kliŝa praarbaro estas limigita al malaltaĵaj ebenaĵoj kaj valoj, kiuj estis prefere elektitaj por arbarekspluatado. Historie, la plej komuna praktiko estis de lokalizi la protektitajn areojn en la montaro, lasante la valojn por la lignoindustrio. Do, dum iuj tre vastaj areoj estas konservitaj kiel naciaj parkoj, tre malmulto de la plej altvaloraj biotopoj estas protektitaj, kaj multo de tiuj ĉi jam estas hakita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davis, W. 2000
  2. Davis, W. 2000
  3. Davis W. 2000
  4. Davis W. 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Davis, Wade 2000 : Rainforest: Ancient Realm of the Pacific Northwest, Chelsea Green Publishing Company ISBN 1-890132-79-9