Paco Pilgrimulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paco Pilgrimulo
Persona informo
Peace Pilgrim
Naskonomo Mildred Lisette Norman
Naskiĝo 18-an de julio 1908 (1908-07-18)
en Egg Harbor City
Morto 7-an de julio 1981 (1981-07-07) (72-jaraĝa)
en Knox
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Alia nomo Peace Pilgrim vd
Okupo pacaktivisto • instruisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paco Pilgrimulo (18an de julio 19087an de julio 1981) dumnaske Mildred Lisette Norman estis usona porpac-aktivistino,[1] kiu transiris piede kaj sen pakaĵo Usonon ok fojojn al 20 fojojn kaj vizitis ĉiujn provincojn de Kanado.[2] Ekde la 1a de januaro 1953 en Pasadena, Kalifornio, ŝi adoptis la nomon "Peace Pilgrim" (Paco Pilgrimulo) kaj piediris tra Usono dum 28 jaroj. Post 40.000 kilometroj ŝi ĉesis nombri kilometrojn, sed sekvis plue sian internan alvokon, marŝadi por paco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mildred Norman naskiĝis en 1908 sur la birdbreda farmo en Nov-Ĵerzejo kiel la unua de tri filoj. La gepatroj apartenis al malriĉa, sed ŝatata germana enmigrinta komunumo. En la 1930-aj jaroj ŝi edziniĝis kiel lerta kaj inteligenta juna virino, sed la edziĝo ne estis sukcesa kaj 1939 estis la divorco.[3] Jam antaŭe –ŝi rekonis-, ke la penado nur por materiaj valoroj kaj por familio por ŝi ne estis sufiĉa. Ŝi serĉis respondojn por la urĝaj demandoj de la nuntempo, kaj tiele ŝi engaĝis sin en porpacaj organizoj kaj laboris kun mensaj malsanuloj.

En 1952 ŝi estis la unua virino, kiu iris la tutan 3510 km longan Apalaĉan migradvojon dum unu sezono. En la naturo ŝi trovis okazon por kontemplado kaj preĝado. Post dek-kvin jaroj ŝi komencis sian pilgrimadon, kiun ŝi kontinuis dum 28 jaroj. Paco Pilgrimulo iris sian propran vojon, ŝi ne apartenis al ia organizo aŭ eklezio, kaj ŝi ne petis manĝon aŭ restadejon, kiam ŝi estis survoje. Estis tempo de la Korea kaj Vjetnama militoj, tempo de la troarmado kaj malvarma milito. Nur pacista rezolucio en la atoma epoko povu esti taŭga laŭ Paco Pilgrimulo. Pri tio ŝi parolis en universitatoj, preĝejoj aŭ naciaj kaj internaciaj radiostacioj, sed ankaŭ ĉie, kie homoj haltigis ŝin por paroli. Laŭ Paco Pilgrimulo, la interna paco de ĉies aparta homo estas antaŭkondiĉo por mondo-paco.

En 1981, sur la vojo al prelego ŝi mortiĝis en aŭto-akcidento en Knokso, Indiano.

Ekde ŝia morto la "Amikoj de Paco Pilgrimulo" klopodis por disvastigo de ŝia mesaĝo. Ili vendis libreton en 400.000 ekzempleroj kun tekstoj de aŭ pri Paco Pilgrimulo kaj broŝuron en pli ol 100 landoj. La libro estis tradukita en 22 lingvojn kaj la broŝuron en ĉirkaŭ 20 lingvojn.[4]

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Via estonteco

En ĉi tiu mondo al vi estas donata, kiel vi donas

Kaj vi estas pardonata, kiel vi pardonas-

Dum vi iras vian vojon

Tra ĉiu bela tago

Vivante vian estontecon vi kreas

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reichenberg-Ullman, Judyth; Robert Ullman, Dalai Lama (2001), Mystics, Masters, Saints, and Sages: Stories of Enlightenment, Ocean Tree Books, ISBN 1-57324-507-0.
  2. "Peace Pilgrim's 28-Year Walk For 'A Meaningful Way Of Life'", NPR, 2013-01-01. Kontrolita 2013-01-01.
  3. Biography. Arkivita el la originalo je 2007-12-29. Alirita 2013-07-06.
  4. Friends of Peace Pilgrim. Arkivita el la originalo je 2007-10-16. Alirita 2013-07-06.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Steps Toward Inner Peace (1964)
  • Peace Pilgrim, Her Life and Work in her Own Words (1983)
  • Peace Pilgrim: The Spirit of Peace (1997)
  • Peace Pilgrim: An American Sage Who Walked Her Talk (2000)