Paco kaj Justeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jubileo de "Paco kaj Justeco" en 1987.

Paco kaj Justeco estas, apud la Bruĝa Grupo Esperantista, unu el la du bruĝaj Esperanto-asocioj..

Origino de la grupo[redakti | redakti fonton]

En 1937 la flandra turisma organizo VTB organizis Esperantokurson, ĉeestatan de kvardeko da junuloj 20- ĝis 30-jaraĝaj. Post la kurso la grupo decidis resti kune kaj aliĝi al Flandra Esperanto-Ligo. Jam en 1938 la grupo organizis la jarkongreson de la Ligo en Bruĝo.

Dum 1940, la unua jaro de la milito, la grupo rajtis organizi kurson, sed la postan jaron, pro la aperigo de regularo pri junularaj grupoj, la juna Esperantogrupo devis malaperi. Oficiale, oni rezignis, sed kaŝe oni daŭrigis la laborojn kaj eĉ sekrete eldonis revuon.

La grupo nomiĝis ‘Paco kaj Justeco’. Tio estas ne nur nomo, sed ankaŭ programo, kiu bone kongruas kun la ideologio de la Esperantomovado, kiu ĉiam kontraŭis Naci-socialismon.

Kompreneble, granda aktiveco eblis nur post la milito. Tiam krom laborkunvenoj kaj kurso ankaŭ estis studgrupo kaj okazis pens- kaj aliaj sportoj: ŝako, volejbalo, teatro kaj popoldanco.

Dum la unuaj jaroj post la milito la grupo havis prezentadojn en pluraj kongresoj, inter aliaj en Gento, Antverpeno, Lieĝo, Hilversum kaj Roterdamo.

Unu el la faktoroj kiuj kontribuis al la kunrestado de la membroj sendube estas la fakto ke estis ne malpli ol 11 geedziĝoj ene de la grupo.

Nacia Kongreso, Bruĝo 1952.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]