Pactraktatoj de Camp David

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni konas kiel Pactraktatoj de Camp David tiujn kiuj estis suubskribitaj de la prezidento egipta Anvar Sadat kaj la ĉefministro de Israelo nome Menaĥem Begin la 17-an de septembro de 1978 post dekdu tagoj de sekretaj negocadoj danke al la perado de la prezidento de Usono, Jimmy Carter, kaj danke al kiuj Egipto kaj Israelo subskribis pacon en la konfliktoj teritoriaj inter ambaŭ landoj.

De maldekstre dekstren, Menaĥem Begin, Jimmy Carter kaj Anvar Sadat en Camp David.

Post la prezidentaj elektoj en Usono en 1976, Jimmy Carter estis iniciatinta rektajn kontaktojn inter la estroj de Egipto, Sirio, Jordanio kaj Israelo, kun reprezentantoj palestinaj, por antaŭenigi pacprocezon kiu finu, almenaŭ, la landlimajn kontraŭstarojn inter Israelo kaj ties arabaj najbaroj, por eniri poste en la fonon de la palestina problemo kiun oni klopodas solvi.

Carter kaj Cyrus Vance, tiama Ŝtatsekretario de Usono, rehavis la iniciaton de la kunsidoj de Ĝenevo de 1973 el la bazo de la neceso ke Israelo retiriĝu el teritorioj okupitaj en la sinsekvaj militoj ekde ties sendependigo. La ŝanĝo en la konduko de la israela politiko post la elektoj de majo de 1978 el Isaac Rabin al Menaĥem Begin ne faris dekomence problemon en la esplora procezo iniciita de la usona diplomataro .

La elirpunkto de Israelo estis nei la palestinan ĉeeston en ĉiu ajn konversacion kaj akcepti eblan retiriĝon el la duoninsulo Sinajo. Aliflanke, Egipto ne volis usonan intervenon en la procezo kaj preferis duflankajn konversaciojn de Israelo kun ĉiu el la arabaj landoj.

La iniciato de Sadat[redakti | redakti fonton]

La negocado[redakti | redakti fonton]

La traktatoj[redakti | redakti fonton]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]