Padango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:SkylineOfPadangCity.jpg

PadangoPadang estas havenurbo en Indonezio ĉe la okcidenta marbordo de Sumatro. Padang havas ĉ. 800.000 enloĝantojn sur areo de 626,63 km² kaj estas ĉefurbo de okcidenta Sumatro. Granda parto de la loĝantoj apartenas al la etno Minangkabau, kiuj parolas la Minangkabau-lingvon kaj estas islamanoj. En la suda parto de la urbo loĝas ĉina malplimulto, kiu estas ĉefe kristana.

Situo de Padang

Proksime de Padango troviĝas la insulo Cubadak.

Ekonomio

Padang havas novan internacian flughavenon, havenon, kiu situas je 6 km sude, kaj ligon al fervojo. La urbo estas komerccentro por la marborda ebenaĵo kaj la montara internlando. Gravaj komercaĵoj estas nuntempe:

  • kano
  • gumo
  • kopro
  • teo
  • ŝtofo
  • La loko estas ankaŭ turisme grava kiel elirpunkto de ondorajdemuloj al la Mentawai-insuloj.

    Fama estas la Padang Food (manĝajo de Padango), kiu disvastiĝis en la tuta Indonezio.

    Historio

    La golfeto de Padango (gravuro de ĉ. 1844)

    Ekde la 16-a/17-a jarcento pipro estis plantita en la regiono de Padango. De 1663 ĝis 1680 nederlandanoj fondis komercejon en Padango.

    Dum la napoleonaj militoj (1781-1884 kaj 1795-1819) la urbo estis brita, poste denove nederlanda.

    Ĉirkaŭ 1780, oro estis la ĉefa komercprodukto. En la dua mondmilito Padango estis okupita de japanaj trupoj.

    Tertremo

    La 30-an de septembro 2009 tertremo de potenco 7,6 sur la skalo de Richter skuegis la urbon. La epicentro troviĝis ĉ. 50 km nordokcidente, submare. Posttremo atingis la potencon de 5,5. En Padango kaj vastaj ĉirkaŭaj regionoj okazis grandegaj damaĝoj, centoj da homoj mortis.

    Partnera urbo

    Ŝablono:LigoElstara