Padania nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Padania Football Association A.S.D.
asocio ConIFA
konfederacio [[ConIFA]]
manaĝero Raffaele Volpini
unua matĉo Italio Suda Italio (Du Sicilioj) 13-0
 Padanio
1998
plej granda gajno  Padanio 20-0
 Darfuro
2014
plej granda perdo Italio Suda Italio (Du Sicilioj) 13-0
 Padanio
1998
Futbala Mondpokalo
Futbala Pokalo VIVA
vdr

La padania nacia teamo de futbalo estas futbalteamo el viraj futbalistoj, subtenata fare de la regionisma kaj sendependisma itala politika partio Norda Ligo, kiu futbale reprezentu la postulatan regionon Padanio en Italio. La teamo estas parto de la Federacia Futbala Ligo Padanio, itale Lega Federale Calcio Padania. Ĉar Padanio internacie ne konsideratas suverena ŝtato kaj ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Padania Futbala Asocio nek estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA, nek de ties kontinenta konfederacio UEFA. Anstataŭe ĝi ĝis 2013 membris en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board. En 2013 ĝi membriĝis en tiam nove fondita nova alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj). Ĉu la membreco en NF-Ligo paralele al tio plu daŭras, ĝis nun ne klare dokumentiĝis. La NF-Ligo en novembro 2008 en Sameio duafoje organizis Futbalan Pokalon VIVA, kiun gajnis la padania teamo. Sekve Padanio gastigis la duan pokalan turniron en 2009, en kiu la padania teamo duafoje ĉampionis, kaj trian ĉampionecon alportis la sekvajara pokala turniro de 2010.