Pado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Italio. Se vi serĉas informojn pri la signifo de la vorto "pado" en Esperanto, vidu la paĝon Pado en Vikivortaro.
Pado
Pado
Pado en Torino
Bazaj informoj
Situo Italio
Longeco 652 km
Fluo
Enfluejo Adriatiko
Geografio
v  d  r
Information icon.svg
La itinero de la rivero Pado

La Pado (itale Po) estas la plej longa kaj akvoriĉa rivero de Italio.

Ĝiaj fontoriveroj fontas nur 100 kilometrojn for de la Tirena Maro, kiu situas okcidente de Italio, sed ĝi trakuras 652 kilometrojn por atingi la orientan marbordon de Italio kaj enflui en la Adriatikon. Flanka enfluanta rivero de Pado, Stura di Demonte, eĉ fontas nur 60 kilometrojn for de la Tirena maro.

La Pado havas ĝeneralan direkton okcident-orientan kaj trafluas vastan ebenaĵon, la Pada Ebenaĵo. Temas pri sufiĉe malalta regiono: la urbo Alessandria, 260 kilometrojn for de la maro, altas nur 95 metrojn.

En partoj de sia fluo Pado estas eĉ pli alta ol la ĉirkaŭa tereno, ĉar ĝi alŝutis naturajn digojn ĉe siaj flankoj. Tio ofte okazigas inundojn en la laŭriveraj provincoj, okaze de aparte pluvaj sezonoj. Plej fame, dum 1994 grava inundo trafis la nordokcidentan regionon Piemonto.

Ĉe sia fino, la Pado formas delton de ĉirkaŭ 380 km², kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

En la deltoregiono, la Pado disiĝas en centojn da fluoj, inter kiuj kvin grandaj (Po di Maestra, Po della Pila, Po delle Tolle, Po di Gnocca kaj Po di Goro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]