Padobasenaj miksaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Pado en San Benedetto

La padobasenaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiuj ĉirkaŭas la Padoriveron kaj ĝian basenon je la itala flanko de Alpoj.

Enhavo

Flaŭro [redakti]

La Padobaseno nuntempe ampleksas nur malmulton de sia origina vegetaĵaro. Iam la miksaj deciduaj arbaroj de tigfrukta kverko, harara kverko, eŭropa karpeno, glata ulmo, orno ( Fraxinus ornus ) ekzistis tra la ekoregiono. Ĉeriveraj arbaroj okupis la periode inunditajn valojn de malpli ol 100 metrojn altaj altitudoj kaj konsistis el frakseno, blanka saliko, nigra alno, glata ulmo, blanka poplo, eŭropa nigra poplo kaj tigfrukta kverko.

Dolĉakvaj ekosistemoj konstituas altan nivelon de biodiverseco. Jenaj en Italujo endanĝerigitaj plantoj troviĝas en la ekoregiono : Leucojum aestivum, Halocnemum strobilaceum, Nymphaea alba, Bassia hirsuta, Limonium bellidifolium, Utricularia australis, Thelypteris palustris, Salvinia natans, Sagittaria sagittifolia, Plantago cornuti.

Faŭno [redakti]

La plimulto de la biodiverseco de la ekoregiono rilatas al malpli difektaj malsekejoj kiuj servas kiel gravaj ripozejaj, reproduktejaj kaj nutradaj areoj por multe da birdospecioj. Ekzemploj estas : griza ardeo, purpura ardeo, granda egretardeo, malgranda egretardeo, ralardeo, bovardeo, granda botaŭro, malgranda botaŭro, pigmea kormorano kaj blankokula anaso.

Konservado [redakti]

La regiono estas industriigita kaj havas longdaŭran historian de homa influo ( poluo, habitatodetruo de malsekejoj, invadaj specioj, kaj nedaŭrigebla ĉasado de akvobirdoj ).

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo

Bibliografio [redakti]

  • Bracco, Francesco; Silvano Marchiori; Franco Maso & Adriano Zanetti 2002 : Woodlands of the Po Plain, Ministero dell'Ambiente e della Tutela de Territorio, Museo Friulano di Storia Naturale, Comune di Udine, Italy, 158 p. ISBN 88-88192-05-0 angle