Pastro Cícero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Padre Cícero)
Cícero Romão Batista
(Padre Cícero)
Padre Cícero 80-jaraĝa
Padre Cícero 80-jaraĝa
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1844 (1844-03-24)
en Crato
Morto 20-an de julio 1934 (1934-07-20) (90-jaraĝa)
en Juazeiro do Norte
Religio katolika
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Partio Respublika Konservisma Partio (Partido Republicano Conservador)
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • instruistopolitikisto vd
urbestro de Juazeiro do Norte
Dum 1911 – 1926
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cícero Romão Batista (/siseru hõmãŭ baĉiŝta/) aŭ plej ofte Padre Cícero (Pastro Cícero /padri siseru/) estis brazila mesiisma katolika pastro. Popolaj piuloj nomas lin Padim Ciço (/pa sisu/).

Posedanto de multaj teroj, bovoj kaj domoj, Padre Cícero partoprenis aktive en la regiona kaj konservisma cearaa politiko. Li, kune kun la kuracisto Floro Bartolomeu, konsistigis brakojn de la tirana familio Accioli (/asioli/), kiu regis Cearaon dum pli ol du jardekoj. Pro sia karismo, Padre Cícero atingis prestiĝon kaj influpovon sur la socia, religia kaj politika vivo en Cearao kaj en Brazila Nordoriento. En 2001, per voĉdonado realigita de la TV Verdes Mares, oni lin elektis “O Cearense do Século” (La Cearaano de la Jarcento.)

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Cícero Romão naskiĝis en cearaa enlando. Lia patro estis Joaquim Romão Batista kaj lia patrino, Joaquina Vicência Romana; ĉi lasta konata kiel filino de sinjorino Quinô. 6-jaraĝe, Cícero komencis siajn studojn kun la instruisto Rufino de Alcântara Montezuma kaj 12-jaraĝe, influita de la sanktulo Francisko el Sales, li eldiris siajn ĉastopromesojn.

Seminario de Prainha, en Fortalezo. Tie studis Padre Cícero

En 1860 la junulo Cícero Romão eniris en la lernejon de la pastro Inácio de Sousa Rolim, en Cajazeiras el Paraibo. Tie, li restis dum eta tempo, ĉar lia patro Joaquim Romão, malsanigita de ĥolero, subite mortis. Cícero interrompis la studojn kaj revenis al la patrino kaj al la ankoraŭ needziĝintaj fratinoj. La frua forpaso de Joaquim Romão, kiu estis malgranda komercisto en Krato, kaŭzis tiel seriozajn financproblemojn al la senrimeda familio, ke, kiam la junulo provis eniri en la seminarion de Prainha, en Fortalezo; li sukcesis nur danke al lia baptopatro, la kolonelo Antônio Luís Alves Pequeno.

Pastrigo[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de la seminaristudoj, Cícero estis taksita kiel meznivela lernanto kaj, kvankam poste li allogis grandajn homamasojn al siaj prelegoj, li dumlerneje akiris malbonajn ekzamennotojn pri parolarto.

Post la pastrigo, kiu okazis la 30-an de novembro 1870, Cícero Romão revenis al Krato kaj, dum la episkopo ne difinis parokon al li, sindediĉis al lernado de la latina lingvo en la lernejo Padre Ibiapina, kiun fondis kaj gvidis lia kuzo kaj granda amiko, instruisto José Joaquim Teles Marrocos.

Alveno al Juazeiro[redakti | redakti fonton]

En la kristonasko de 1871, invitita de Simeão Correia de Macedo, Padre Cícero la unuan fojon vizitis tiaman parton de la urbo Krato, la vilaĝon Juazeiro. Tie li celebris la kristonaskan meson.

La pastro, 28-jaraĝa, malalta, kun blanka haŭto, flavaj haroj, akraj bluaj okuloj kaj nuanchavaj voĉtonoj, impresis la lokajn loĝantojn. Pro tio, iujn monatojn poste, precize la 11-an de aprilo 1872, jen Padre Cícero, kaj ankaŭ lia familio, duafoje alvenante al Juazeiro por tie neprovizore loĝi.

Multaj libroj asertas, ke Padre Cícero decidis fiksi loĝolokon en Juazeiro, ĉar li, je noktiĝo post laca labortago de sinsekvaj horoj da konfesprenado, provante ripozi en dormoĉambro apuda de lernejoĉambroj, havis sonĝon (aŭ antaŭdivenon), laŭ kiu, Jesuo Kristo kaj la 12 apostoloj sidis ĉe manĝotablo similforma al la pentraĵo La Lasta Vespermanĝo, de la itala pentristo Leonardo da Vinci. Tiam, neatendite, eniras la lokon amaso da homoj portantaj siajn malmultajn propraĵojn en malgrandaj sakoj, kiel la nordorientaj migrantoj (retirante(s) – /heĉirãĉi(z)/). Kristo turniĝas al la malsatantoj kaj parolas pri sia seniluziiĝo rilate al la homaro; sed diras, ke li estas preta ankoraŭ unufoje plenumi lastan oferon por savi la mondon. Tamen, se la homoj ne agnoskos rapide ilian kulpecon, li finfinus ĉion. Tiumomente, Kristo fingromontras la malsatantojn kaj post neatendita kapturno, ordonas: ─ Kaj vi, Padre Cícero, zorgu pri ili!

Pastra agado[redakti | redakti fonton]

27-a metra statuo de Padre Cícero en Juazeiro do Norte, finkonstruita la 1-an de novembro 1969

Jam loĝfiksite, Padre Cícero rimarkis la malriĉecon de la vilaĝo: nuraj argilmasonaĵaj domoj kaj simpla kapelo, starigita de la unua kapelpastro Pedro Ribeiro de Carvalho, honore al Nia Sinjorino de l' Doloroj, la loka Patrona Sanktulo. Antaŭ tiu situacio, li entreprenis plibonigon de la kapelo, al kiu estis decidaj la almozoj de la piuloj. Poste, pro arda deziro konkeri la fidon de la popolo al li donita de Dio, Padre Cícero realigis intensan pastran laboron pere de predikoj, konsiloj kaj ĉedomaj vizitoj, laŭ kvanto neniam antaŭe realigita en la regiono. Tiamaniere, li rapide gajnis la simpation de la vilaĝanoj kaj fariĝis ĉefulo en la komunumo. Kun la paso de la tempo kaj kun la harmoniiga agado de la mesiisma pastro, la vilaĝo spertis kreskon en sia lonĝantaro kaj, rezulte de tio, en sia ekonomio. Ĉiuj volis koni la pastron de Juazeiro. La devoj de la jam dumviva sanktigita viro kreskis samkvante. Helpo bezonatis. Padre Cícero por tio uzis la saman solvon, kiun uzis la misiisto Ibiapina: varbi fraŭlinojn kaj vidvinojn kaj organizi kunfrataron, kiu agos plene sub lia aŭtoritateco.

Supozita miraklo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1889, dum meso celebrita de Padre Cícero, la hostio kiun li donis al la religiema Maria de Araújo, transformiĝis en sangon ene de ŝia buŝo. Laŭ raportoj, tiu fenomeno ripetiĝis plurfoje dum du jaroj. Rapide disvastiĝis la novaĵo, ke en Juazeiro okazis miraklo. Padre Cícero tiam petis al episkopujo starigi komision de pastroj kaj sansciencaj profesiuloj, kiu esplorus la supozitan miraklon. Oni cedis lian peton. La komisio enhavis kiel prezidanton la pastron Climério da Costa kaj kiel sekretarion la pastron Francisco Ferreira Antero. Krom tiuj, ankaŭ partoprenis ĝin du kuracistoj (Marcos Rodrigues Madeira kaj Ildefonso Correia Lima) kaj unu apotekisto (Joaquim Secundo Chaves). La 13-an de oktobro 1891, la komisiistoj finis la esplorojn. Ili konkludis, ke, ĉar mankis natura klarigo al la okazaĵo, estis do miraklo.

Kvankam la Katolika Eklezio ne agnoskas la sanktecon de Padre Cícero, multaj brazilanoj opinias lin miraklofaranto

Tamen la episkopo Joaquim José Vieira ne kontentiĝis per tio. Li nomumis novajn komisiistojn por reesplori la aferon. Nun la prezidanto estis la pastro Alexandrino de Alencar kaj la sekretario, la pastro Manoel Cândido. Tiu dua komisio finis sian laboron kaj konkludis, ke ne estiĝis miraklo, sed trompaĵo.

La episkopo stariĝis favore al la dua konkludo kaj pravigis per ĝi la provizoran ĉesigon de la pastropovo de Padre Cícero. Li ankaŭ determinis izoligon al Maria de Araújo. En 1989, Padre Cícero iris al Romo, kie li renkontiĝis kun la papo Leono la 13-a kaj kun la membroj de la Kongregacio de la Sankta Ofico, de kiuj li ricevis senkulpigon. Tamen, kiam li revenis al Juazeiro, la decido estis reviziita kaj Padre Cícero, ekskomunikita. Esploroj faritaj de la krata episkopo Fernando Panico sugestas, ke oni ne aplikis la ekskomunikon. Fernando Panico nuntempe kondukas procezon por rehonorigi la pastron antaŭ la Romkatolika Eklezio.

En 1977 li estis sanktigita de la Brazilkatolika Eklezio (Igreja Católica Apostólica Brasileira), kiu estas dismembriĝo for de la Romkatolika Eklezio.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Padre Cícero estis membro de la ne plu ekzistanta Respublika Konservisma Partio (portugallingve Partido Republicano Conservador - PRC). Kiam la vilaĝo Juazeiro fariĝis urbo en 1911, li venkis la voĉdonadon kaj iĝis la unua urbestro.

La 4-an de oktobro 1911, Padre Cícero kaj aliaj 16 regionaj politikistoj kunsidis en Juazeiro kaj subskribis akordon pri reciproka kunagado kaj la kunsenton apogi la subŝtatestron Antônio Pinto Nogueira Acioly. La kunsido ricevis nomon “La Kontrakto de la koloneloj”.

En 1912, kadre de la “Politiko de/por Savado” (Política das salvações) – kiu celis malfortigi tradiciajn fortojn regantajn dum multaj jaroj la saman ŝtaton –, la brazila prezidanto Hermes da Fonseca sendis al Cearao la militiston Marcos Franco Rabelo kiel delegiton, kiu respondecos pri la eksigo de Antônio Pinto Nogueira Acioly. La registara interveno sukcesis kaj Acioly-n anstataŭigis Franco Rabelo.

Nova voĉdonado estiĝis por elekti la vicsubŝtatestron. Tiuepoke la pastro jam estis famkonata kiel sanktulo kaj miraklofaranto. Padre Cícero konkeris la postenon, sed Franco Rabelo malobservis la elektadon kaj, en 1913, eksigis de lia urbestreco la influhavan pastron. Floro Bartolomeu, la amiko de Padre Cícero, vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro kaj havigis al sia batalflanko la subtenon de senatano Pinheiro Machado kaj eĉ de la prezidanto Hermes. Tiele Franco Rabelo perdis apogon en la federacia registaro. Kontraŭe, Padre Cícero kaj Floro Bartolomeu ricevis neoficiale la federacian apogon. Per tia muta permeso kaj uzante sian tutan influon sur la piuloj kaj sur la kangasistoj, la mesiisma pastro armigis la regionon kaj instigis la revoluciulojn – kiuj estis pli multenombraj ol la militistoj de la cearaa ĉefurbo, kvankam malpli preparitaj – invadi Fortalezon kaj forigi la subŝtatestron. La kangasistoj kaj la fanatikuloj amase eniris Fortalezon detruante ĉion. Franco Rabelo, kies ordonojn la federaciaj militistoj neglektis, estis perforte eksigita. Tiuj bataloj nomiĝis poste “La Ribelo de Juazeiro” (A Sedição de Juazeiro), kiun multe pritraktas libroj kaj filmoj; ekzemple la cearaa verkisto Rodolfo Teófilo, kiu travivis tiun periodon, publikigis en 1922 samtitolan libron.

En 1914 Padre Cícero reakiris sian urbestrecon sur Juazeiro.

En 1925 oni elektis lin kiel federacian deputiton, sed li ne prenis la oficon.

Lampião, La Reĝo de la Kangaso

Rilatoj kun la Kangaso[redakti | redakti fonton]

Virgulino Ferreira da Silva, kaŝnome “Lampião”, estis admiranto de Padre Cícero kaj respektis liajn kredojn kaj konsilojn. Lampião kaj Padre Cícero renkontiĝis nur unufoje, en Juazeiro, en 1926. En tiu jaro, la “Marŝado Prestes” (Coluna Prestes), kiun gvidis Luís Carlos Prestes, trairis la brazilan enlandon defiante la federacian registaron. Por kontraŭbatali ĝin, oni kreis Patriamantajn Militistarojn (Batalhões Patrióticos), en kiujn eniris multaj kangasistoj.

Oni rakontas du versiojn pri la renkonto. Laŭ la unua, disvastigita de Billy Jaynes Chandler, la pastro invitis la kangasiston kuniĝi al “La Patriamantaj Militistaro de Juazeiro” (Batalhão Patriótico de Juazeiro), kaj interŝanĝe li ricevus pardonon al siaj krimoj kaj la titolon Kapitano. Laŭ la alia versio, defendita de Lira Neto kaj Anildomá Willians, la inviton faris Floro Bartolomeu, sen interkonsento kun la pastro.

Morto[redakti | redakti fonton]

Padre Cícero mortis la 20-an de julio 1934 en Juazeiro; kie li estas entombigita, en la Preĝejo Nia Sinjorino de la Eterna Helpo (Igreja de Nossa Senhora do Perpétuo Socorro). Li estis 90-jaraĝa.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]