Paelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paeljo)
Paelo de Valencio

Paelo aŭ - laŭ PIV - Paeljo (hispane kaj katalune/valencie: paella) estas tipa plado el Valencio, farita el rizo kun legomoj, viando kaj/aŭ mariskoj. La plado tiel populariĝis en la cetero de Hispanio, ke ĝi fariĝis kvazaŭ nacia plado, kaj ĝi tre populariĝis ankaŭ kiel tipa plado por turistoj.

La nomo devenas de la valencia nomo de la patego (t.e. grandega pato), sur kiu oni ĝin kuiras, nomata "paella" (hispane ankaŭ paellera).

Ekzistas tre granda diverseco de paeloj laŭ la konsisto de la uzitaj ingrediencoj. Paelo povas enhavi jen viandon, jen fiŝaĵon, jen ambaŭ (ĉi-kaze oni parolas pri miksita paelo), kaj ankaŭ ekzistas vegetara varianto nome legoma paelo (hispane: Paella de verduras).

En Valencio estas kutima maniero prezenti paelon en tre granda pato, ĉe celebradoj, speciale en malfermaj spacoj dum la somero. Tiaj celebradoj fariĝis tipaj en esperantistaj renkontiĝoj organizitaj en Valencilando.