Paelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paelo de Valencio

PaeloPaeljo (hispane kaj katalune/valencie: paella) estas plado farita el rizo kun legomoj, viando kaj/aŭ mariskoj, tipa el Valencio. La plado fariĝis tiel populara ankaŭ en la cetero de Hispanio, ke ĝi fariĝis kvazaŭ nacia plado de la lando, kaj ĝi grande populariĝis ankaŭ kiel tipa plado por turistoj.

La nomo devenas de la valencia nomo de la patego (t.e. grandega pato), sur kiu oni ĝin kuiras, nomata "paella" (hispane ankaŭ paellera).

Ekzistas tre granda varieco en la maniero pretigi la paelon. Ĝi povas enhavi viandon, fiŝon, ambaŭ (miksita paelo, kaj ankaŭ ekzistas vegetara varianto nome paeljo de legomoj (hispane: Paella de verduras).

En Valencio estas kutima maniero prezenti paelon en tre granda pato, por celebradoj, speciale en malfermaj spacoj dum la somero. Tiaj celebradoj fariĝis tipaj en esperantistaj renkontiĝoj organizitaj en Valencilando.