Pafadi Elefanton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pafadi Elefanton (angle:Shooting an Elephant) estas eseo de George Orwell verkata dum la aŭtuno de 1936. Ĝi estas historio en kiu Orwell rakontas sian memoraĵon pri la pafado de elefanto en Brite-regata Birmo kiel Impiria Policano en 1926.

Konteksto[redakti | redakti fonton]

Britio venkis Birmon tra periodo de sesdek du jaroj (1824 - 1886), dum kiu tri Anglo-Birmajn Militojn okazis, kaj enkorpigis ĝin en sian Hindujan Imperion. Birmon oni administris kiel provincon de Hindujo ĝis 1937 kiam ĝi fariĝis aparta sinrega kolonio; sendependeco atingiĝis rezulte de la Interkonsento Aung San–Attlee kiu garantiis sendependiĝon por Birmo. Aung San-on iu asasinis antaŭ ol Birmo atingis sendependecon je 1948-01-04.

Havanta fortan intereson pri la vivoj de la laborista klaso, George Orwell (naskita en Hindujo al mezklasa familio sed edukita en Britio) tenis la postenon Assistant Superintendent (Asistanta Estro) en la Brita Imperia Polico de 1922 ĝis 1927. Dum li devis obeigadi la leĝojn de imperia potenco kun kiu li funde malkonsentis, la malŝato de Orwell por totalismaj reĝimoj kreske evoluadis. Post kiam li demisiis de la polico, Orwell vojaĝis re al Anglujo, kie li detale priskribis la vivojn de la plej malriĉaj laboristaj grupoj en Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono kaj en aliaj verkaĵoj.

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

En Moulmein, Orwell estis policano dum periodo de intensa kontraŭ-eŭropa sento. Kvankam ĉiuj liaj sentoj favoris la Birmanojn, li devigatis en sia oficiala rolo agadi kiel reprezentisto de la subpremanta imperia potenco. Kiel tio, li estis traktata per konstanta incitado fare de la Birmanoj, precipe fare de la Birmaj monaĥoj, kiujn li nomis la "plej malbonaj el ĉiuj".

Ricevinte vokon koncernantan la furioziĝon (en:rampage) de malsovaĝa elefanto (kion verŝajne kaŭzis en-(en:musth) de la besto), Orwell, armite per .44 kalibra Winchester-fusilo kaj rajdante ĉevaleton, celiris la bazaron kie oni antaŭe vidis la elefanton. Enirinte unun el la plej malriĉaj kvartaloj, Orwell ricevis kontraŭdirajn raportojn kaj intencetis foriri, pensante ke la afero estis trompo. Tiam Orwell vidis vilaĝaninon pesekutantan infanojn kiuj rigardis la korpon de Hindo, kiun la elefanto surpaŝegaĉis kaj mortigis. Orwell sendis serviston (en:orderly) por alporti elefant-fusilon kaj, vangardante homamason je proksimume dumil homoj, aliris riz-kampon kie jam haltis la elefanto por paŝti.

Komence, Orwell sendis por la elefant-fusilo por la propra protekto, sed kiam li vidis ke la elefanto estas sufiĉe trankvila, li sciis ke li devus ĝin ne pafi. Sed, tamen, li konsciis ke la amaso plene atendis, ke li mortigos la elefanton, kaj konstatis ke fakte li estis kaptita de la atendoj de la homamaso, kaj de sia propra timo aspekti arlekenece. Li ankaŭ konstatis ke kiam unu imperio sklavigas alian, ĝi prenas sur sin postenon aŭtoritatan de kiu ĝi ne povas eskapi. Li sciis, ke se li decidos sin proksimigi por provi la (en:musth) de la elefanto, kaj se li misjuĝos ties humoron, liaj malbonaj fusilaj lertaĉoj rezultigos lian morton — eble je la ĝuego de la homamaso. El tio Orwell konkludis, ke li ne povos eviti pafi tiun belegan beston.

Celante tien, kie li pensis la situo de la elefanta cerbo. Orwell pafis kuglon kiu surgenuigis la elefanton. Post denova pafo la elefanto sukcesis restarigi sin antaŭ ol tria pafo ĝin faligis. Ĉar la elefanto restis ankoraŭ viva, Orwell pafis du pliajn pezajn kuglojn kaj aron da ordinaraj fusilaj kugloj en la beston — senutile. Ne povante plu toleri la agonion de la elefanto, Orwell forlasis la scenon, lernonte poste ke la elefanto prenis tridek minutojn por mortadi, dum kiu tempo, la homoj ĝin buĉis viva forprenante ĝian viandon. Tiu incidento postlasis en Orwell plenan malŝaton je kia ajn ĉasado, kaj profundan konstaton pri sia propra rolo en la terura subprem-maŝino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Simbolismo[redakti | redakti fonton]

Estante kontraŭ-imperiisma eseisto, Orwell ofte kaj klare diras sian malplaĉon de koloniisma Britio, "Mi jam decidis, ke imperiismo estas malbonega afero... Mi tute aprobis la Birmanojn kaj tute malaprobis iliajn subpremantojn, la Britoj." Ensklavigita, Orwell aldonas, "ĉio, kion mi sciis, estas ke mi implikiĝas inter mia malamo al la imperio kiun mi servis ... Mi estis nura absurda pupo puŝata tien-reen de la volo de tiuj flavaj vizaĝoj malantaŭe." Kontemplema, Orwell konscias ke esti devigata obeigi neflekseblajn leĝojn kaj pafi la elefanton — li diras siajn sentojn kontraŭ tiu ago, sed akceptas obei post kompreni ke li "devas pafi la elefanton" — ilustras esencan (neforigeblan) problemon de hegemonio: "kiam la blankulo iĝas tirano, estas lia propra libereco kiun li detruas." Per tio, ke la obeigis la severan Britan regon, li forlasis sian propran liberecon dum samtempe li subpremis la Birmanojn. Voko fini imperiismon, "Pafadi Elefanton, ironie, alvokas la Britojn ĉesi koloniismon por subteni "sian propran" liberon.

Bernard Crick kiu verkis biografion de Orwell, George Orwell: A Life, dubigis la ideon, ke Orwell vere pafis elefanton. Nenia sendependa historio pri la agadoj de Orwell jam troviĝis kaj ne ekzistis oficialan registraĵon pri la incidento, kio estis neordinaraĵo konsiderante la detruon de valora propraĵo (en la eseo, Orwell skribas, "Viva, la elefanto valoris almenaŭ cent pundojn"). Peter Davison, redaktoro de la Kompletaj Verkoj de Orwell, entenigas intervjon kun George Stuart, samtempulo de Orwell en Birmo kiu diris, ke Orwell-on oni repostenis al Katha kiel puno pro pafo de elefanto. Davison ankaŭ inkluzivigas en la kompletaj verkoj novaĵeron el la Rangoon Gazette, 1926-03-22 kiu priskribas iun Major E.C. Kenny pafanta elefanton en similaj cirkonstancoj.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]