Pafklik

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La Pafklik

Bazaj informoj
Deveno Parizo, Francio
Ĝenroj hiphopo
Aktivaj jaroj 2006 – nuntempo
TTT Paĝo ĉe Myspace
Membroj
Platano kaj Katakana

La Pafklik estas esperantparolanta hiphopa duopo, kiu unue koncertis en 2006 (dum Festo en Francio). Ĝi repas nur en Esperanto. Ĝi konsistas el du junaj parizanoj, Platano kaj Katakana. Platano repas kaj skrapumas, dum Katakana komponas muzikon kaj repas.

La Pafklik jam koncertis en Francio, Pollando, Germanio, Slovakio antaŭ esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Okazis koncerto en Parizo en ne-esperantista medio.

La 22-an de decembro la Pafklik eldonis sian unuan albumon, kiu ankaŭ estis la unua rep-albumo tute en Esperanto, "Fek al Esperanto". La temoj de la kantoj estas diversaj, de humuraj kaj ironiaj tekstoj, kanabo kaj alkoholo, ĝis soci- kaj politik- kritikoj.

La bando aperigis novajn repstilojn en esperanto: G-funko, hardkora repo kaj rokrepo.


Enhavo

[redakti] Membroj

Platano kaj Katakana.

[redakti] Diskografio

[redakti] Filmoj

Reklamfilmeto de la albumo "Fek al Esperanto"

[redakti] Ligiloj

Aliaj lingvoj