Pago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pago (komparu la italan pagare) estas la transdono de mono aŭ alia valoraĵo, kutime por ricevo de varo, posedaĵo, servo aŭ por transcedo de rajto. Per pagado oni kvitigas sin de materia aŭ morala ŝuldo.

Pago povas esti farita ekzemple per: kontanta mono, remburso, ĝiro (transpago), daŭra transpago, kreditkarto, debetkarto, debet-enkasigo, kambio, akreditivo (dokumenta kredito, kreditletero), ĉeko.

Figure[redakti | redakti fonton]

En figura senco pagi signifas aŭ: trakti iun same malbone, kiel li nin aŭ aliulon traktis, aŭ: esti traktata same malbone, kiel oni traktis aliulon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]