Pagosa Springs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pagosa Springs
vilaĝo en Usono • kantona sidejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 571  (2020) [+]
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 16′ N, 107° 0′ U (mapo)37.268055555556-107.00777777778Koordinatoj: 37° 16′ N, 107° 0′ U (mapo) [+]
Alto 2 172 m [+]
Areo 12,682866 km² ( 126 8.2 866 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Pagosa Springs (Koloradio)
Pagosa Springs (Koloradio)
DEC
Pagosa Springs
Pagosa Springs
Situo de Pagosa Springs

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pagosa Springs, Colorado [+]
vdr
Turo ĉe Pagosa Springs

Pagosa Springs estas municipo kaj kantona sidejo de la Kantono Archuleta, Koloradio, Usono. La populacio estis 1,591 loĝantoj dum la usona censo de 2000. Proksimume 65 % de la kantona areo estas ĉu Nacia Arbaro San JuanIndiana Rezervejo Suda Ute.

Pagosa Springs (signife "fontoj de Pagosa") kaj la ĉirkaŭ kantono suferas substancan influon de duhejmaj posedantoj; nome taksado de 2006 indikis, ke 60% de la privataj posedaĵoj estas de neloĝantoj.

Pagosa Springs situantas proksimume je 56 km norde de la limo de Nov-Meksiko, je 2,100 m super marnivelo sur la Okcidenta Deklivaro de la Kontinenta Divido. Tiu kombino de dezerta altebenaĵo kaj impona Roka Montaro norde kaj oriente kreas nekutiman mildan klimaton, ĉefe en la someraj monatoj, kompare kun multe de la ĉirkaŭa Sudokcidento. Pagosa estas ricevas ĉirkaŭ 300 suntagojn jare, same kiel kvar distingajn sezonojn.

La urbo situantas en la supra Baseno San Juan, ĉirkaŭata de 12,000 km² de Nacia Arbaro San Juan, kaj apude al plej granda natura loko de la ŝtato de Koloradio, nome Naturloko Weminuche.