Pahacharhe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pahaĉareo)

PahaĉareoPahacharhe estas unu el gravaj festivaloj de Katmando (Nepalo). Ĝi okazas iu malluma tago de marto, laŭ la nepala luna kalendaro.

Estas tri-taga festivalo de protektantaj diinoj. Dum la periodo, la nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo preĝas al diinoj protektantaj en tiuj tagoj. Oni kredas ke Katmando-Valo estas protektita de ok diinoj en ok anguloj ĉirkaŭ la valo. Tio jam estas la kutimo de centoj da jaroj.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La unua tago estas la ĉefa tago de Pahaĉareo. Oni preĝas al diinoj en iliaj temploj, invitas gastojn al hejmo. Estas kutimo de lokanoj inviti geamikojn kaj najbarojn al siaj hejmoj. Vespere, oni preĝas al la sin kaŝanta Ŝivo. Laŭ la legendo, la dio iam malvenkiĝis en vetludo kun sia edzino, perdis eĉ sian vestaĵon kaj pro honto li iris suben al la tero. Li do aperas unufoje en la jaro kaj lin oni nomas "Lukumahadjo". Ni ankaŭ havas eksterordinaran kutimon preĝi Ŝivon kaj proponi viandon kaj alkoholaĵojn.

Dua tago estas la "Salajaa" (Ghodajatra) la konkurso de ĉevalrajdantaj soldatoj. Estas specialaj ĉevaloj en la urbeto Patan kie iu templo posedas ĉevalon. Origine, la tago estas por la ĉevalo de diino Balkumari. Laŭ legendo, en tiu tago, iu reĝo vidis ke simpla farmisto venis al la palaco en Patan kun mirakloj kaj la reĝo tuj donis al li rajton rajdi lian ŝatatan ĉevalon. Tiu farmisto poste rajdis ĝin ĝis la templo de diino Balkumari. Poste tiu tago fariĝis ĉiujara evento.

Sed ĉirkaŭ antaŭ 80 jaroj, tiama reĝanto adoptis tiun tagon por prezenti programon de ĉevalrajtandaj soldatoj, por feliĉigi la reĝon (kaj la prezidenton nun). La prezidento, ĉefministro kaj aliaj altrangaj oficistoj sidas dum tuta tago kiam la soldatoj prezentas luksajn ludojn.

La tria tago de la festivalo estas procesio de diinaj palankenoj. Onidire, ili estas fratinoj kaj kune protektas la valon kontraŭ katastrofoj ktp. Oni starigas tri palankenojn antaŭ la temploj de tri diinoj – Lumari Aĝima, Otu Aĝima kaj Kanga Aĝima. Homoj metas idolojn de diinoj en malgrandaj palankenoj kaj portas ilin ĉirkaŭ la malnovaj stratoj. Ludante per tradiciaj tamburoj, flutoj kaj aliaj muzikinstrumentoj ili sekvas la palankenojn laŭ la stratoj.

Homoj de tri kvartaloj venas en grandaj procesioj kun diverskoloraj ĉapeloj. La sekvantoj de Lumari venas kun flava ĉapelo, de Otu kun blua ĉapelo kaj de Kanga kun ruĝa ĉapelo. Kaj, kompreneble, ili miksiĝas surstrate kaj kune partoprenas en la religia karnavalo. Homoj en diversaj kvartaloj disdonas senpagajn manĝetojn sur la strato al partoprenantoj kaj preterpasantoj.