Pajuteoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paiute)
Pajuteoj
etno
Indianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Grupo da Pajuteoj ĉ. 1880

La pajuteojangle paiute – estas popolo de indianoj en Usono. Ilia lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro.

La pajuteoj setlis en kvin diversaj triboj en la areo de la nuntempaj usonaj ŝtatoj Utaho, Arizono, Nevado kaj Kalifornio – en la kultura teritorio de la Granda Baseno (Great Basin). Ili proksime parencas al la uteoj (ute), ŝoŝonoj (shoshone) kaj banokoj (bannock). La pajuteoj iom praktikis agrikulturon, sed precipe vivis de ĉasado en etaj grupoj. Ekde la jaro 1859 ankaŭ en la areon de tiu indiana popolo penetris blankaj, eŭrop-devenaj setlistoj kaj pli kaj pli rabis la ĉasejojn kaj vivoteritorion de la indianoj. Reage al la forpelo el siaj tradiciaj vivejoj ĉe la pajuteoj ekestis la kutimo de "fantomaj dancoj", kiun transprenis la lakotoj (lakota) kaj aliaj indianaj popoloj. Nuntempe ankoraŭ pli-malpli 5.000 pajuteoj vivas en la indianaj rezervejoj

  • pajutea-ŝoŝona tribo Fallon (Fallon Paiute-Shoshone Tribe) [1]
  • pajuteoj de la piramida lago (Pyramid Lake Paiute) [2]
  • konfederaciaj triboj de varmfontaj indianoj (Confederated Tribes of Warm Springs Indians) [3] Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]