Pajlhomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pajlhomo estas termino uzata en literaturo, en juro kaj psikologio, por aludi la persono(j)n kiuj anstataŭigas, kaŝas aŭ maskas ne nepre kontraŭleĝe, pruntante nomon kaj identecon, subskribon, aprobon ktp., personece ĉu fizike ĉu jure, plenumante la socian rolon de la persono mendinta al kiu fakte kaj fone tiu reprezentas.

En juraj kaj ekonomiaj aspektoj, oni foje aludas per tiu termino ankaŭ al tiuj personoj kiuj anstataŭas aliajn en ekster- aŭ kontraŭ-leĝaj negocoj tile ke spite la surogatigon tiuj kaŝitaj personoj plu ricevas enspezojn el fraŭdo, ekzemple: eviti impostadon, ŝtelpreni heredojn ktp.

En gazetojinterreto eblas trovi personojn kiuj proponas siajn servojn kiel pajluloj por diversaj financaj instancoj ĉar en kelkaj landoj, ekzemple Hispanio kaj Urugvajo, tio ne estas konsiderata kontraŭleĝa afero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]