Pajno (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pajno.
Pajno
Natura satelito de Saturno (XVIII)
Pan side view.jpg
Oficiala nomo Saturno XVIII[1]
Historio
Malkovrinto Mark R. Showalter[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
16-a de julio 1990[1]
Usono[1]
Unua superflugo Sondilo Voyager 2
(22-an de aŭgusto 1981)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 133 583 km
Discentreco 0
Klinangulo 0° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 0,575 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 26 km (ne sfera)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,7 × 1015 kg
0,63 × 103 kg/m3
0,0016 m/s2
~ 6 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~ 78 K
Albedo 0,5[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 19,4
v  d  r
Information icon.svg

Pajno estas, el la nun konataj naturaj satelitoj de Saturno, la dua kiu orbitas plej proksime al Saturno (post la ankoraŭ sennoma objekto S/2009 S 1). Ĝi situas en fendo de la saturna ringo A, tiel nomata malpleno de Encke.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de luno en la malpleno de Encke estis antaŭvidita de Jeffrey N. Cuzzi kaj Jeffrey D. Scargle en 1985, por kialigi la ondatan aspekton de la randoj de la malpleno. Ĝian situon kalkulis Mark R. Showalter [3] kaj lia teamo laŭ la perturboj, kiujn suferas la ringo far de la luno. Ili malkovris ĝin sur fotoj de la malpleno de Encke, faritaj de Voyager 2 la 22-an de aŭgusto 1981[4].

Orbito[redakti | redakti fonton]

Pajno orbitas precize en la mezo de la malpleno de Encke (kies larĝo estas 325 km) kaj en la ebeno de la saturnaj ringoj; tio, kio faras ke la discentreco kaj la kliniteco de ĝia orbito estas preskaŭ nulaj. Ĝi estas paŝtist-satelito de la malpleno de Encke: ĝi aŭ forpuŝas, aŭ altiras kaj integrigas la erojn, kiuj eskapus el la ringoj.

Alia paŝtist-satelito, Dafno, orbitas en la malpleno de Keller kaj gardas ĝin malplena.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La formo de Pajno memorigas tiun de migdalo kun forta diskoforma kresto ĉe ĝia ekvatoro, do en la ebeno de la ringoj. Oni hipotezas, ke tia kresto estus kumulo da kosmaj eroj altirataj el la ringoj.

Tia strukturo ekzistas ankaŭ sur la lunoj Atlaso kaj Japeto.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia maldaŭra nomo estis S/1981 S 13. Ĉar ĝi estas paŝtista satelito, ĝi ricevis la nomon de Pajno, dio protektanta la brutarojn kaj la paŝtistojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
  3. Mark R. Showalter el "Space, Telecommunications, and Radioscience Laboratory" de Universitato Stanford (angle)
  4. IAUC 5052: 1990i; SATURN (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]