Pajno (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pajno. |
Pajno | |
Natura satelito de Saturno (XVIII) | |
astronomia simbolo
| |
satelito de Saturno • Paŝtist-satelito • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XVIII[1] |
Aliaj nomoj | S/1981 S 13 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Pajno vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Mark R. Showalter[1] |
Dato de malkovro | 16-a de julio 1990[1] |
Loko de malkovro | Usono[1] |
Unua superflugo | Sondilo Voyager 2 (22-an de aŭgusto 1981) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 133 583 km |
Discentreco | 0 |
Klinangulo | 0° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 0,575 tago |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 26 km (ne sfera) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,7 × 1015 kg 0,63 × 103 kg/m3 0,0016 m/s2 ~ 6 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~ 78 K |
Albedo Geometria albedo |
0,5[2] 0,5 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 19,4 |
Pajno estas, el la nun konataj naturaj satelitoj de Saturno, la dua kiu orbitas plej proksime al Saturno (post la ankoraŭ sennoma objekto S/2009 S 1). Ĝi situas en fendo de la saturna ringo A, tiel nomata malpleno de Encke.
Malkovro
La ekzisto de luno en la malpleno de Encke estis antaŭvidita de Jeffrey N. Cuzzi kaj Jeffrey D. Scargle en 1985, por kialigi la ondatan aspekton de la randoj de la malpleno. Ĝian situon kalkulis Mark R. Showalter [3] kaj lia teamo laŭ la perturboj, kiujn suferas la ringo far de la luno. Ili malkovris ĝin sur fotoj de la malpleno de Encke, faritaj de Voyager 2 la 22-an de aŭgusto 1981[4].
Orbito
Pajno orbitas precize en la mezo de la malpleno de Encke (kies larĝo estas 325 km) kaj en la ebeno de la saturnaj ringoj; tio, kio faras ke la discentreco kaj la kliniteco de ĝia orbito estas preskaŭ nulaj. Ĝi estas paŝtist-satelito de la malpleno de Encke: ĝi aŭ forpuŝas, aŭ altiras kaj integrigas la erojn, kiuj eskapus el la ringoj.
Alia paŝtist-satelito, Dafno, orbitas en la malpleno de Keller kaj gardas ĝin malplena.
Ecoj
La formo de Pajno memorigas tiun de migdalo kun forta diskoforma kresto ĉe ĝia ekvatoro, do en la ebeno de la ringoj. Oni hipotezas, ke tia kresto estus kumulo da kosmaj eroj altirataj el la ringoj.
Tia strukturo ekzistas ankaŭ sur la lunoj Atlaso kaj Japeto.
Nomo
Ĝia maldaŭra nomo estis S/1981 S 13. Ĉar ĝi estas paŝtista satelito, ĝi ricevis la nomon de Pajno, dio protektanta la brutarojn kaj la paŝtistojn.
-
Pajno en la malpleno de Encke
-
La diska formo de Pajno
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
- ↑ Mark R. Showalter el "Space, Telecommunications, and Radioscience Laboratory" de Universitato Stanford (angle)
- ↑ IAUC 5052: 1990i; SATURN (angle)
Eksteraj ligiloj
grekeangle Pri Pajno el "Sunsistema esploro" de NASA grekeangle La luno de la Malpleno de Enke, el "The Planetary Society" grekefrance Pajno en la saturnaj ringoj (el "Futura Science") grekefrance Pajno, el la paĝaro de Jean-Michel grekefrance La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") grekegermane Pajno (el "Projekto Luno")
|