Pakto Ribbentrop-Molotov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subskribo de la pakto: Molotov (sidanta), malantaŭ li Ribbentrop, apude en hela uniformo Stalin
Mapo de findecidita divido de Pollando inter Germanion kaj Sovetunion kun fiksita limo (la mapo montras malveran limon inter tiutempaj Pollando kaj Litovio)

La Pakto Ribbentrop-MolotovPakto Hitler-Stalin (en diversaj sinsekvoj de la vorteroj) aŭ La 4-a dispartigo de Pollando - ruse Пакт Молотова-Риббентропа, germane Ribbentrop-Molotov-Pakt, oficiale Договор о ненападении между Германией и Советским Союзом (interkonsento pri neagreso inter Germanio kaj Soveta Unio) respektive deutsch-sowjetischer Nichtangriffspakt (german-sovetunia pakto pri neagreso) - estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939 en Moskvo. La ministroj de eksteraj aferoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio, do Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov, interkonsentis pri reciproka neagreso kaj ekonomia kunlaboro.

Grava estis sekreta aldona prokotolo, laŭ kiu la du potencoj dividis Orientan Eŭropon inter si. Sovetunio nur dum 1989 konfesis la ekziston de tiu aldona protokolo. Laŭ ĝi Pollando devus esti dividita inter Nazia Germanio kaj Sovetunio sur linio de riveroj San, Vistulo kaj Narew. Ĝi koncernis dispartigon de ŝtataj teritorioj aŭ decidadon pri sendependeco de suverenaj ŝtatoj: Pollando, Estonio, Finlando, Litovio, Latvio kaj Rumanio.

Postaj modifoj de la pakto

La pakto efektiviĝis, kiam je la 17-a de septembro 1939 Sovetunio atakis Pollandon 16 tagojn post atako de Germanio.

Jam dum la dua mondmilito, la 28-an de septembro 1939, kiam atakanta Germanio renkontiĝis kun la Ruĝa Armeo kaj la sorto de Pollando estis decidita, oni pluprecizigis la germanan-sovetan pakton kaj subskribis en Moskvo novan traktaton inter Sovetunio kaj Germanio pri limoj kaj amikeco, kiun oni poste nomis "dua pakto Ribbentrop-Molotov". Laŭ ĝi orienta parto de Mazovio kaj parto de Lublin-regiono apartenus al Nazia Germanio, dum Sovetunio okupus redonotan Litovion.

Kunlaboro de gestapo kun NKVD

Sekretaj aldonoj al la dua pakto antaŭvidis kunlaboron inter gestapo kaj NKVD por kontraŭbatali polajn sendependigajn organizaĵojn: Ambaŭ flankoj ne toleros sur siaj teritorioj ajnan polan propagandon, kiu koncernas teritoriojn de la dua flanko. Ili sufokigos sur siaj teritorioj ĉiujn ĝermojn de tia propagando kaj reciproke informiĝos rilate al adekvataj rimedoj tiucele. Tio iĝis fundamento por reciproka kunlaboro de polico kaj sekurecaj fortoj de ambaŭ okupantoj kaj realiĝis en kvar ĉi-temaj Konferencoj de Gestapo-NKVD, kiuj okazis en la jaroj 1939–1941 en Bresto, Przemyśl, Zakopane kaj Krakovo.

En la jaro 1941 Hitler rompis la pakton atakante Sovetunion.

Kiam post la milito la germana ĉefministo Konrad Adenauer kaj la sovetunia ministro Vjaĉeslav Molotov disputis kaj Molotov atentigis la germanon pri germanaj militkrimoj, Adenauer respondis: Kiu subskribis kontrakton kun Hitler, ĉu vi aŭ mi?

Bibliografio

  • Sławomir Dębski, Między Berlinem a Moskwą. Stosunki niemiecko-sowieckie 1939-1941 (Inter Berlin kaj Moskvo. Germanaj-sovetaj rilatoj 1939-1941), Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, Warszawa 2007, dua korektita eldono, ISBN 978-83-89607-08-9
  • Marek Kornat, Polska 1939 roku wobec paktu Ribbentrop-Mołotow. Problem zbliżenia niemiecko-sowieckiego w polityce zagranicznej II Rzeczypospolitej (Pollando 1939 kontraŭ la pakto Ribbentrop-Molotov. Problemo de germana-soveta pliproksimiĝo en eksterlana politiko de la Dua Pola respubliko), Pola Instituto de Internaciaj Aferoj, Warszawa 2002 , ISBN 83-915767-2-8;

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj