Pakto de Zanjón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝe, provinco Camagüey, kie okazis la Pakto de Zanjón
Antonio Maceo Grajales
Arsenio Martínez Campos

Estas konata kiel Paco de ZanjónPakto de Zanjón la dokumento kiu establigas la kapitulacon de la Kuba Liberiga Armeo antaŭ la hispanaj trupoj, metante finon al la t.n Dekjara Milito (Kubo) (1868-1878). Ĉi tiu interkonsento ne garantiis la du ĉefajn celojn de ties milito: la sendependeco de Kubo kaj la nuligado de la sklaveco.

La kaŭzoj de tiu ĉi kapitulaco estas pluraj; la plej konataj estis la troa regioniismo reganta en la Liberiga Armeo, nesufiĉa helpo de elmigritaj kubanoj, kaj la oftaj disputoj kaj malkonsentoj inter la Ĉambro de Reprezentantoj, la Plenumkomitato, kaj inter la militestroj.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La 19-an de oktobro 1877 estas malliberigita Don Tomás Estrada Palma, prezidanto de la Ĉe-Milita Respubliko. Laŭ la kuranta regulo, la vico estis okupita de Francisco Javier de Céspedes, kiu poste estis anstataŭita de la generalo Vicente García. En tiu ĉi kunteksto la militestroj de la provinco Camagüey petis al la hispana generalo Arsenio Martínez Campos, militpaŭzon por reorganiziĝi kaj daŭrigi la militon. Sed en la Ĉambro de Reprezentantoj etendiĝis la skeptikismo, kaj kelkaj perdis la esperon venki. Pro tio estis nuligita la dekreto Spotorno, kiu malpermesis ian negocadon kun la malamiko, kaj la 21-an de decembro, en kunveno kun la hispanaj gvidantoj estis interkonsentita la militpaŭzo.

Post tiuj negocadoj, Vicente García fariĝis prezidanto de la Ĉe-Milita Respubliko la 15-an de januaro 1878. Li translokiĝis al Camagüey kaj la 7-an de februaro sekrete renkontiĝis kun la generalo Arsenio Martínez Campos, kie ili interkonsentis realigi konsulkunvenon al la kuba popolo por vidi ĉu ĝi decidis la pacon sen sendependeco. La plimulto de la batalantoj, elrevitaj, decidis forlasi la militon. La Ĉambro de Reprezentantoj memdisiĝis por ne iri kontraŭ la Konstitucio de Guáimaro kiu malpermesis al la Registaro interkonsentojn kiuj ne traktis la sendependecon.

Interkonsentoj[redakti | redakti fonton]

La 10-an de februaro 1878 validiĝis la dokumento, laŭ kiu la kubaj batalantoj akceptis la sekvajn kondiĉojn:

  • Senkondiĉan kapitulacon de la kubaj trupoj antaŭ la hispana armeo.
  • Akceptadon de la malfortiĝo kaj disiĝo de la sendependismaj trupoj.
  • Agnoski la hispanan regadon kiel plejan aŭtoritaton en Kubo.
  • Formi politikajn partiojn kiuj ne luktu kontraŭ la hispana kontrolo.
  • Liberecon nur por la sklavoj kiuj militis.
  • Liberecon je preso kaj kunveno kondiĉe ke ĝi ne ataku la regadon de Hispanio.

Malgraŭ tiu situacio, la Generalo Antonio Maceo daŭre atingis gravajn venkojn. Kiam li sciis pri tiu interkonsento renkontiĝis kun Martínez Campos, okazinta la 15-an de marto 1878. En tiu kunveno, konata kiel Protesto de Baraguá, Antonio Maceo informis al la hispana generalo sia malkonsento kun la Pakto de Zanjón, kaj sia decido reekigi la militon la 23-an de marto.