Oron VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palézieux)
- La mallongigo VD en Oron VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oron.

Oron
Blazono de Oron
Blazono de Oron
Blazono de Oron
Kastelo Oron
Kastelo Oron
Kastelo Oron
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 34′ 18″ N 6° 49′ 34″ O / 46.57167 °N, 6.82611 °O / 46.57167; 6.82611 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 18″ N 6° 49′ 34″ O / 46.57167 °N, 6.82611 °O / 46.57167; 6.82611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4841
Areo 24,59 km²
Alteco 631 m super marnivelo
Poŝtkodo 1607 Palézieŭ
1608 Oron-le-Châtel
1610 Oron-la-Ville
1612 Ecoteaux
Komunumkodo 5805
Mapo de Oron
Mapo de Oron
Mapo de Oron
vdr

Oron estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 4841 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oron situas en la supra valo de la rivero Brojo en la Vaŭda Mezlando, proksimume 15 kilometrojn orientnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano. En Oron kunfluas la diversaj fontriveroj de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bussigny-sur-Oron, Châtillens, Chesalles-sur-Oron, Ecoteaux, Oron-la-Ville, Oron-le-Châtel, Palézieux, Les Tavernes, Les Thioleyres kaj Vuibroye.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,59 km², de kiuj 17,1% estas kovritaj de arbaro, 71,1% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oron limas en nordo al Rue FR (FR) kaj Chapelle (Glano) (FR), en nordnordoriento al Maracon, en oriento al Remaufens (FR), en orientsudoriento al Attalens (FR), sudoriento al Bossonnens (FR), en sudsudoriento al Granges (Veveyse) (FR), en sudsudokcidento al Puidoux, en sudokcidento al Forel (Lavaux), en okcidento al Essertes, kaj en nordnordokcidento al Auboranges (FR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Oron pasas la kantona ĉefvojo n-ro 154 de Laŭzano al Bulle kaj la kantona ĉefvojo n-ro 155 de [[]] al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 12 kilometrojn oriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. La vilaĝo Palézieux estas loka fervojnodo, kie disbranĉiĝas la gravaj trajnlinioj de Laŭzano al Moudon kaj de Laŭzano al Romont. Ekzistas ankaŭ stacidomoj en Châtillens kaj en Oron-le-Châtel. De Oron-la-Ville pluraj bus- kaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oron datiĝas el la jaro 280 kiel Uromago en la Vojaro de Antonio (latine itinerarum antonini). Dum mezepoko Oron estis la centro de senjorujo kiu sub la suvereneco de la reĝolando Burgonjo apartenis al la Monaĥejo Saint-Maurice. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Oron unue apartenis al la Voktejo Moudon kaj ek de 1557 ĝi estis centro de aparta voktejo. En 1798 ĝis fariĝis distriktĉefloko de la samnoma helveta distrikto. En la jaro 1803 Oron-la-Ville kaj Oron-le-Châtel disiĝis kaj fariĝis apartaj komunumoj. Distriktĉefloko estis ĝis 2007 Oron-la-Ville. [3]

La unua dokumenta mencio de Palézieux datiĝas el la jaro 1134 kiel Palaisol. En la jaro 1344 Palézieux ricevis de la grafoj de Grejerco urborajton. Post la bankrotiĝo de la Grafolando Grejerco Palézieux estis atribuita al la berna Voktejo Oron kaj perdis sian urban statuson.[4]

La hodiaŭa komunumo Oron estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2012 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bussigny-sur-Oron, Châtillens, Chesalles-sur-Oron, Ecoteaux, Oron-la-Ville, Oron-le-Châtel, Palézieux, Les Tavernes, Les Thioleyres kaj Vuibroye.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]