Pala Blua Punkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La eta punkto en mezo de la bruna strio dekstre estas la Tero je distanco de 6 miliardoj da kilometroj.

Pala Blua Punkto (angle Pale Blue Dot) estas fama fotografaĵo de la Tero, kiun faris la kosmosondilo «Voyager 1». La foto estas farita je rekorda distanco kaj montras nian planedon en la fono de kosma spaco. Ideon kaj nomon de la foto proponis Carl Sagan, kiu ankaŭ verkis la samnoman libron en 1994.

Fotografaĵo[redakti | redakti fonton]

La 14-an de februaro 1990 NASA ordonis la sondilon (kiu jam finis sian ĉefan mision) returniĝi kaj fari fotojn de planedoj de Sunsistemo. Oni ricevis fotojn de la 14-a de februaro ĝis la 6-a de junio 1990; unu de ili estis bildo de la Tero, prezentita kiel pala blua punkto en grajna foto.

Sagan indikis in sia libro, ke la distanco de fotado estis 5.9 miliardoj da kilometroj. Laŭ datumoj de laboratorio de reakcia movo de NASA «HORIZONS», ĉi tiu tabelo montras kalkulajn distancojn inter «Voyager» kaj Tero je indikataj datoj.

Distanco inter «Voyager 1» kaj Tero
Mezurunuo la 14-an de februaro 1990 la 9-an de junio 1990
Astronomiaj unuoj 40.4722269111071 40.6835761263791
Kilometroj 6 054 558 968,024 6 086 176 360,601
Mejloj 3 762 136 324,748 3 781 782 502,403

La foto estis kreita per longafokusa fotilo kun 32° super la ekliptika ebeno, kaj kun blua, verta kaj viola filtroj. La Tero situas en hela strio; ĉi tio estas aŭreolo, kiu aperis pro suna lumo, difuzita en la fotila optiko pro malgranda angulo inter Tero kaj Suno. Oni povas determini la situon de la Suno danke al radioj, kiuj traas la foton. La Tero ampleksas en la foto malpli ol unu rastrumeron (laŭ datumo de NASA, 0.12 rastrumeroj).

La sondilo faris ankaŭ fotojn de Venuso, Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno; tiele ĝi kreis portreton de Sunsistemo. Ĝi ne povis fari foton de Merkuro, ĉar tiu estis tro proksima al Suno, kaj ne vidis Marson pro efiko de suna lumo sur la optikon. Specialistoj de NASA muntis la 60 ricevitajn bildojn en mozaikon, kiun oni nomas «Familia portreto» (angle Family Portrait).

Rememoroj de Sagan[redakti | redakti fonton]

Carl Sagan skribis: «Kvankam preskaŭ ni ĉiuj scias, ke la Tero estas globo, sur kiu nin detenas la pezoforto iel, ĉi ties konscio venis al ni nur kun la fama foto de Tero, kreita de la astronaŭtoj de “Apollo 17” dum la lasta flugo de homo al Luno». Sagan, kiu memoris pri graveco de tiu foto, atingis, ke «Voyager» faru foton de la Tero el periferio de Sunsistemo.

En la inaŭgura parolo la 11-an de majo 1996 Sagan rakontis, kion li pensas pri signifo de ĉi tiu foto:

Citaĵo
« Rigardu ĉi tiun punkton ankoraŭ unu fojon. Tio estas ĉi tie. Tio estas nia domo. Tio estas ni. Ĉiuj, kiujn vi amas, ĉiuj, kiujn vi konas, ĉiuj, pri kiuj vi iam aŭdis, ĉiuj iam vivintaj homoj travivis siajn vivojn sur ĝi. Multaj niaj ĝuoj kaj suferoj, miloj da aplombaj religioj, ideologioj kaj ekonomiaj doktrinoj, ĉiu ĉasisto kaj kolektisto, ĉiu heroo kaj timulo, ĉiu kreinto kaj detruanto de civilizoj, ĉiu reĝo kaj kampulo, ĉiu geamanta paro, ĉiu patrino kaj patro, ĉiu kapabla infano, inventisto kaj vojaĝanto, ĉiu instruisto pri etiko, ĉiu mensogema politikisto, ĉiu «stelulo», ĉiu «plej granda gvidisto», ĉiu sanktulo kaj pekulo en la historio de nia specio vivis ĉi tie – sur polvero, pendigita en suna radio.

La Tero estas tre malgranda sceno en la senlima kosma areno. Pensu pri riveroj de sango, verŝitaj de ĉiuj tiuj generaloj kaj imperiestroj, – ke, en radioj de gloro kaj triumfo, ili povu iĝi mastroj de parto de polvero por mallonga tempo. Pensu pri infinitaj kruelaĵoj, kiujn loĝantoj de unu angulo de ĉi tiu punkto faras super apenaŭ diferencaj loĝantoj de alia angulo. Pri kiel oftaj estas iliaj malkonkordoj, pri kiel ili soifas mortigi unu alian, pri kiel varmega estas ilia malamo.

Niaj pozemoj, nia imaga graveco, la iluzio pri nia privilegia stato en la universo, estas mizeraj apud ĉi tiu punkto de pala lumo. Nia planedo estas sola polvero en la granda ĉirkaŭa kosma obskuro. En ĉi tiu malpleno estas neniu aludo, ke iu venos por helpo, ke savu nin de ni mem.

La Tero estas ankoraŭ la nura konata mondo, ebla subteni vivon. Ni povas iri nenien, almenaŭ en proksima estonteco. Viziti – jes. Loĝigi – ankoraŭ ne. Ĉu vi ŝatas tiun aŭ ne, la Tero estas nun nia domo.

Oni diras, ke la astronomio donas modestecon kaj fortigas karakteron. Eble, ne estas plej bona demonstro de la malsaĝa homa fiereco, ol ĉi tiu distanca bildo de nia malgrandega mondo. Laŭ mia opinio, ĝi emfazas nian responson esti pli bona unu kun alia, aprezi kaj varti la palan bluan punkton, la nuran domon, kiun ni konas. »

Ligiloj[redakti | redakti fonton]