Palacký-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palacký-ponto
road–rail bridge • strato • tramponto
Lando Ĉeĥio vd
Situo Prago 2
Situo
Geografia situo 50° 4′ 22″ N, 14° 24′ 44″ O (mapo)50.0727777814.41222222Koordinatoj: 50° 4′ 22″ N, 14° 24′ 44″ O (mapo)
Palacký-ponto (Prago)
Palacký-ponto (Prago)
DEC
Palacký-ponto
Palacký-ponto
Situo de Palacký-ponto
Map
Palacký-ponto
vdr

Palacký-ponto (ĉeĥe Palackého most) estas historia loko de la centra kvartalo Nova Urbo de Prago. La ponto sur la rivero Vultavo ligas la Novan Urbon oriente kun la pli malcentraj urbopartoj okcidente. Ĝi konstruiĝis laŭ projekto de arkitekto Bedřich Münzberger kaj inĝeniero Josef Reiter (1878). Oriente la ponto konektiĝas kun la Palacký-placo (ĉeĥe Palackého náměstí), sur kiu staras ministeriejoj, konstruitaj en la jaroj 1924-29 de arkitekto B. Hübschmann; la placo sub la antikva Emaus-monaĥejo apartenas al la plej bonaj urbanismaj solvoj el la epoko post la unua mondmilito. Antaŭ la ministeriejoj staras monumento de ĉeĥa historiisto František Palacký, verko de skulptisto Stanislav Sucharda (1905-1907) - ĝi donis sian nomon ankaŭ al la ponto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]