Palaco Bridewell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉambro de Bridewell el Microcosm of London de Ackermann, desegnita de Thomas Rowlandson kaj Augustus Pugin.

La palaco Bridewell (anglalingve Bridewell Palace), en Londono, estis origine loĝejo de la angla reĝo Henriko la 8-a, kaj poste fariĝis malriĉulejo kaj malliberejo. Ĝia nomo fariĝis sinonimo por policejo aŭ malliberejo tra Anglio kaj Irlando.

La palaco estis konstruita por Henriko la 8-a inter 1515 kaj 1523, ĉe la bordoj de la rivero Fleet. Eduardo la 6-a donis la palacon al la City de Londono en 1553, por ke ĝi gastigu senhejmajn infanojn aŭ/kaj punu "malordemajn virinojn". La municipo de la City aliformigis la palacon en malliberejon, malsanulejon kaj lernejon. La nomo "Bridewell" estis poste elektita de aliaj malliberejoj en Londono, ekzemple Clerkenwell Bridewell kaj Tothill Fields Bridewell en Westminster.

Plejparto de la palaco estis detruita de la granda incendio de Londono en 1666, post kio ĝi estis rekonstruita. En 1700, ĝi fariĝis la unua malliberejo, kiu dungis kuraciston. La prizono fermis en 1855, kaj la konstruaĵoj estis detruitaj en 1863-1864.

La eksa loko de la palaco estas hodiaŭ okupita de la konstruaĵo Unilever, konstruita en 1931. La lernejo transloĝiĝis al alia loko en Surrey, kaj alinomiĝis kiel King Edward's School.