Palaco Elizeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La frontopordo de la palaco Elizeo.

La Palaco Elizeo, aŭ Elizeo, (franclingve Palais de l'Élysée) estas la oficiala loĝdomo de la Prezidento de la Franca Respubliko. Ĝi estas lokita en Parizo, 55 strato Faubourg Saint-Honoré, proksime al la fama avenuo de la Elizeaj Kampoj. La palaco enhavas la prezidentajn oficejojn kaj estas ankaŭ la loko, kie la registara konsilio kunvenas ĉiusemajne.

Ŝtataj funkcioj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj alilandaj vizitantoj loĝas ĉe la apuda Hotelo Marigny (ne vera hotelo, sed fakte palaca loĝdomo). La Palaco Elizeo disponas relative grandajn ĝardenojn, kie la Prezidento tradicie organizas monduman kunvenon dum ĉiu posttagmezo de la 14-a de julio (la nacia ferio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnovtempe, la arkitekto Armand-Claude MOLLET posedis tiun proprietaĵon, fronte de la vojo al la iama vilaĝo Roule, okcidente de Parizo (hodiaŭe la Faubourg Saint-Honoré) kaj malantaŭ reĝa proprietaĵo nomita Grand Cours (kiu etendiĝis tra la nuna Elizeaj Kampoj). Li vendis ĝin en 1718 al Henri-Louis DE LA TOUR D'AUVERGNE, grafo de Évreux, kiu kompense petis MOLLET konstrui tie privatan hotelon (hôtel particulier) kun fronta korto kaj malantaŭa ĝardeno. La "Hotelo Évreux" (Hôtel d'Évreux) estis finpretigita kaj dekoraciita en 1722. Kvankam la palaco spertis multajn modifojn ekde tiam, ĝi restas hodiaŭ bela ekzemplo de la klasikista stilo de tiu regenteca periodo (antaŭ la plenaĝo de Ludoviko la 15-a). Kiam la grafo mortis en 1753, li estis la proprietulo de unu el la plej admiritaj palacoj de Parizo.

Kvankam ĝi estis unue uzita de la reĝimo de Napoléon Bonaparte, la Hotelo Évreux estis nur oficiale aĉetita de Ludoviko la 18-a en 1816. Dum la provizora registaro iniciatinta la Duan Respublikon en 1848, la palaco estis renomumita Élysée National ("Nacia Elizeo"), kaj asignita al la Prezidento, Louis-Napoléon BONAPARTE. Kiam ĉi tiu faris sian puĉon kaj fariĝis Napoleono la 3-a, li komisiis la arkitekton Joseph-Eugène LACROIX pri la renovigo de la konstruaĵo, kiu daŭris ĝis 1867. Ekde tiam, la ŝajno de la Palaco Elizeo restis proksimume sama.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]