Palaco Leopoldskron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schloss Leopoldskron, fone: fortikaĵo de Salzburg
La palaco en panoramo-pentraĵo de 1829 far Johann Michael Sattler (1786-1847) [1].

Schloss Leopoldskron (kastelo, aŭ pli prave: palaco Leopoldskron) estas rokoka palaco kaj nacia historia monumento en Leopoldskron-Moos, suda kvartalo de Salzburg, Aŭstrio. La palaco troviĝas surborde de Leopoldskroner Weiher (lago de Leopoldskron). Leopoldskron-Moos, bonhava loĝareo, etendiĝas ĝis la piedo de la 1853m alta Untersberg kaj havas aron da kvietaj bienoj laborataj kiel torfejoj. Ekde 1947 la palaco gastigas altnivelajn sciencajn seminariojn Salzburg-Seminario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Donaco al duko Laktanz

La palaco estis ekkonstruita en 1736 ĉeborde de natura lageto. Konstruigis ĝin princo-ĉefepiskopo de Salzburg duko Leopold Anton Eleutherius von Firmian (1679-1744). Poste ĝi funkciis por hejmigi grandan artkolekton de valoraj pentraĵoj, inter ili: Titian, Dürer, Poussin, Rubens kaj Rembrandt.

Reinhardt[redakti | redakti fonton]

Inter la posedantoj ankaŭ estis la fama Berlina teatro direktoro Max Reinhardt, kunfondinto de la Festivalo de Salcburgo, kiu aĉetis ĝin en 1918. Tiutempe la palaco urĝe bezonis ĝiskernan riparon. Reinhardt renovigis ĝin kaj uzis la tutan konstruaĵon por propraj teatraj surscenigoj (la spektantoj devis movi de ĉambro al ĉambro) kaj kreis allogan kunvenejon por verkistoj, aktoroj, komponistoj el la tuta mondo.

Naziismo[redakti | redakti fonton]

Post la Nazia potencopreno en Germanio Reinhardt plulaboris en Vieno kaj Hollywood kaj en 1938 elmigris al Britio, poste al Usono. La palaco estis konfiskita kiel nacia trezoro kaj "juda nemoveblaĵo". En 1938 la nazioj konfiskis la bienon kaj Hermann Göring transdonis ĝin al Stephanie von Hohenlohe (proksima amikino de Adolf Hitler kaj spionino por Germanio), por ke ŝi transformu ĝin al gasta domo por eminentaj artistoj de la Reich.

Postmilite la bieno revenis al la heredantoj de Max Reinhardt. Lia vidvino Helene Thimig proponis ĝin al Clemens Heller, kiu utiligis ĝin kiel konferencan centron por la Salzburg-Seminarioj.

Krome[redakti | redakti fonton]

La filmo The Sound of Music ("La Sono de Muziko", Robert Wise, 1965) estis produktita en Salzburg kun la teroj apudaj al tiuj de Schloss Leopoldskron kiel unu el la ĉefaj lokoj. Sed kvankam kelkaj ĉiĉeronoj de Salzburg asertas ke la palaco estis la filmejo, ĝi estis fakte neniam uzita kiel la malantaŭo de la Von Trapp vilao.

Spiegelsaal - spegula salono
Biblioteko
Stukplafono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]