Palaco Mojka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Mojka
Дворец Юсуповых на Мойке
palacovidindaĵokultura heredo
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo • Novklasikismo vd
Arkitekto Jean-Baptiste Vallin de la Mothe vd
Estiĝo 1770
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Sankt-Peterburgo
Situo
Geografia situo 59° 55′ 46″ N, 30° 17′ 55″ O (mapo)59.929530.2987Koordinatoj: 59° 55′ 46″ N, 30° 17′ 55″ O (mapo)
Palaco Mojka (Sankt-Peterburgo)
Palaco Mojka (Sankt-Peterburgo)
DEC
Palaco Mojka
Palaco Mojka
Situo de Palaco Mojka
Map
Palaco Mojka
Posedata de Dinastio Jusupov vd
Retejo https://www.yusupov-palace.ru/
vdr
Palaco Mojka en 2012

La Palaco MojkaPalaco Jusupov (ruse Дворец Юсуповых на Мойке, Dvorec Jusupoviĥ na Mojke, laŭvorte "la palaco de familio Jusupov ĉe rivero Mojka") estis iam la precipa restadejo de la dinastio Jusupov en Sankt-Peterburgo, Rusio. La konstruaĵo en 1916 estis la ejo de la murdo de Grigorij Rasputin.

La palaco estis unue konstruita ĉirkaŭ 1770 de la franca arkitekto Jean-Baptiste Vallin de la Mothe. Tra la jaroj multnombraj konataj arkitektoj laboris pri la palaco, kaj ĝi iĝis konata pro la miksaĵo de arkitekturaj stiloj. Andrej Miĥajlov (Андрей Михайлов) rekonstruis la konstruaĵon en la 1830-aj jaroj, kiam la dinastio Jusupov iĝis posedantoj de la palaco. Tiutempe formiĝis la nuna aspekto de la palaco.

De 1830 ĝis 1917, la palaco apartenis al la dinastio Jusopov, treege riĉa familio de rusaj nobeloj, konata pro sia filantropio kaj kolektoj de artaĵoj. Tiel en la tempo de la Imperia Rusio la palaco fariĝis konata kiel la Palaco Jusupov.