Palaco Vendramin-Calerghi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Vendramin-Calerghi
Ca' Vendramin Calergi
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo Venetian Renaissance architecture vd
Arkitekto Mauro Codussi vd
Estiĝo 1509
Lando Italio vd
Situo Venecio
Adreso Campiello Vendramin Cannaregio
Situo
Geografia situo 45° 26′ 32″ N, 12° 19′ 47″ O (mapo)45.44222212.329722Koordinatoj: 45° 26′ 32″ N, 12° 19′ 47″ O (mapo)
Palaco Vendramin-Calerghi (Italio)
Palaco Vendramin-Calerghi (Italio)
DEC
Palaco Vendramin-Calerghi
Palaco Vendramin-Calerghi
Situo de Palaco Vendramin-Calerghi
Map
Palaco Vendramin-Calerghi
Retejo http://www.vendramincalergi.com/
vdr

Palaco Vendramin-Calergi (it: Palaco Vendramin-Calergi) estas palaco ĉe la Granda Kanalo en Venecio. Ĝin konstruis Mauro Codussi en la jaroj 1481 ĝis 1509. Ĝi famiĝis ĉefe pro Richard Wagner, kiu mortis tie en 1883. Nuntempe la domo loĝigas la urban vintro-ludkazinon.

Palaco Vendramin-Calergi sur foto de Carlo Naya el 1870

Por la arkitektura historio de Venecio ĉi tiu palaco havas eminentan gravecon koncerne la formadon de la fasado. Temis pri tio starigi ligon inter venecia tradicio kaj la tiam moderna tendenco de la renesanco, do inter la ronda kolono-arko-vico de la malnova venecia skolo kaj la rektangula kolonara organizado de la renesanco. Codussi estis disvolvinta sistemon por meti la horizontalan kolonaran organizadon tiel ekzakte proporciite antaŭ la arkadojn de la fenestroj, ke inter la du evoluis nova unueco, kiu preskaŭ ne plu ekkonigas, ke temas pri du malsamaj principoj. Tiujn ĉi fenestrojn en Venecio nomas ekde ĉi tiu Palaco Vendramin laŭ ilia konstruintoj „Codussi-fenestroj“.

La principon de la kunmetado de malnovstilaj rondaj arkoj kaj renesancaj formo, kiun enkondukis Codussi en la venecian arkitekturon, Jacopo Sansovino ripetis en sia Biblioteca Marciana.

La palaco estis mortoloko de komponisto Richard Wagner. En 1995 oni malfermis tie Richard-Wagner-muzeon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Günther Binding: Meister der Baukunst. Geschichte des Architekten- und Ingenieurberufes. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2004, ISBN 3-534-15029-5, p. 157.
  • Rolf Toman (eldonisto): Die Kunst der italienischen Renaissance. Architektur – Skulptur – Malerei – Zeichnung. Könemann, Kolonjo 1994, ISBN 3-89508-054-3, p. 167.