Palaco Vigadó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Vigadó
kultura centro [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 45″ N, 19° 2′ 58″ O (mapo)47.49589444444419.049455555556Koordinatoj: 47° 29′ 45″ N, 19° 2′ 58″ O (mapo)

ArkitektoFrigyes Feszl

Konstruo1858
Malfermo1865
Rekonstruo2004 ĝis 14-a de marto 2014

Palaco Vigadó (Budapeŝto)
Palaco Vigadó (Budapeŝto)
DEC
Palaco Vigadó
Palaco Vigadó
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Map
Palaco Vigadó
Vikimedia Komunejo:  Pesti Vigadó [+]
vdr

Palaco Vigadó estas signifa koncertejo en Budapeŝto situanta preskaŭ laŭ maldekstra bordo de Danubo. Supozeble tie okazis UK 1929.

Palaco Vigadó

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi loko pli frue Palaco Redout funkciis, kion oni malkonstruis, ĉar ĝi estis jam ruina. Frigyes Feszl konstruis la nun videblan konstruaĵon inter 1859-1865. Interne Károly Lotz kaj Mór Than pentris la murojn, dume Alajos Stróbl kaj Károly Alexy kreis la skulptaĵojn.

Dekomence oni aranĝis balojn, koncertejojn, ekzemple Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) partoprenis en 1865 en koncerto. Plej ofte Franz Liszt donis tie koncertojn, sed nepre menciindas koncertoj de Johannes Brahms, Camille Saint-Saëns, Claude Debussy, Pablo Casals, Annie Fischer, tie dirigentadis Bruno Walter, Charles Münch, Ernst Ansermet, Pietro Mascagni, Vladimir Horowitz, Arthur Rubinstein, Herbert von Karajan, Ernő Dohnányi, Béla Bartók, tie kantadis Paul Robeson, Tito Schipa, Benjamino Gigli.

Palaco Vigadó
Vido al la centra ŝtuparejo
Necesejo de la palaco
Ŝtuparejo de la palaco

En 1873 solene tie oni deklaris unuiĝon de Buda, urbo Pest kaj Óbuda. En 1898 Fridtjof Nansen faris sukcesan prelegon, en 1909 estis videbla flugmaŝino de Blériot. Dum la 2-a mondmilito la palaco ruiniĝis, sed baldaŭe ĝi estis rekonstruita. En 1980 okazis la denova solena malfermo, en 2004 denova rekonstruo okazis. Nun oni profitas la palacon por ekspoziciejo, koncertejo, kunvenejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]